Talk:Common world words

From Lojban

Formo

Ofte, internaciismoj kaj sonas kaj skribiĝas simile.

Ofte, internaciismoj sonas simile, sed skribiĝas aŭ en malsamaj skribsistemoj aŭ en la sama sed kun malkongruaj ortografiaj reguloj. Malpli ofte, internaciismoj skribiĝas simile, sed prononciĝas malsimile. Tio tamen estas tipa por pruntaĵoj en ĉina skribo kaj por anglaj pruntaĵoj el la franca, la latina, kaj aliaj latinskribaj lingvoj. Cetere maloftas asimiligo de fremda skriba formo kiel angle team > teamo en E-o, alilingve tim, angle Newton > neŭtono en E-o, alilingve njuton'';' tamen, angle Punjab [pʌndʒɑ:b] > Punjab [pundʒab] (aŭ simile) en pluraj latinskribaj lingvoj (panĝabe kaj hindie/urdue [pʌɲɟa:b]). Imitado de sono kiu estiĝas dum ago ekzempliĝas en sup, sopa 'supo' (disvastiĝo montrita en la mapo), en suĉ- 'suĉi' kaj en aliaj vortoj, kiuj sugestas suĉadon. Imitado de la bleko de bestoj ekzempliĝas en kuku'' kukolo'. Estas pluraj specioj, kiuj havas tian nomon (■) aŭ variaĵon de ĝi (■). Imitado de la babilado de beboj, kun signifoj imagitaj de plikreskuloj, ekzempliĝas mondvaste en mama, mam, ma, amma 'panjo' aŭ 'patrino', iom malpli ofte 'mamo', kaj baba, bap, papa, pa, appa 'paĉjo' aŭ 'patro'. Imitado de la babilado de beboj, kun signifoj imagitaj de plikreskuloj, ekzempliĝas mondvaste en mama, mam, ma, amma 'panjo' aŭ 'patrino', iom malpli ofte 'mamo', kaj baba, bap, papa, pa, appa, aba 'paĉjo' aŭ 'patro'. (Iom malpli ofte aperas kun tiu signifo formoj kun dentalaj plozivoj anstataŭ la bilabialaj.) Dum la mezepoko, la iberia duoninsulo apartenis al la islama civilizo, kiu lasis aron da arabdevenaj vortoj en la hispana kaj portugala. Tamen nur malmultaj el tiuj ankaŭ disvastiĝis de la araba orienten. Ekzemplo estas fulan (kvazaŭ-nomo de persono kies nomo ne estas konata). La sudazia (hinda) civilizo Ekzemploj de sanskritaj prunvortoj en la malaja/indonesia estas dewa 'dio, diulo' (sanskrite देव [de:va]), manusia 'homo' (sanskrite मनुष्य [manuʂja]), kaj sama 'sama, egala' (sanskrite सम [sama]). Tiuj vortoj ankaŭ ilustras la hindeŭropan interligon inter la sudazia kaj la okcidenta civilizoj. La hindeŭropa lingvofamilio La sanskrita vorto deva estas parenca al la samsignifa latina deus, kaj la sanskrita manuŝja 'homo' al ĝermanaj vortoj samsignifaj (svede människa [meniŝa], germane Mensch [menŝ]), dum la sanskrita, malaja kaj esperanta sama havas parencojn en ĝermanaj kaj slavaj lingvoj. Multaj brit-imperiaj internaciismoj estas ankaŭ tut-okcidentaj, kiel kopi 'kopio', foje forme deviaj ( ), ekzemple steŝan' stacio'. Aliaj estas ĝermanaj, kiel buk 'libro' (ankaŭ disvastigita de la nederlanda, kaj de la germana en Buchhalter 'librotenisto'), sed kelkaj estas nur britaj, ekzemple taja 'pneŭo'. La plej disvastiĝintaj vortoj • Propraj nomoj kaj terminoj kreitaj el tiaj, ankaŭ nomoj de popoloj kaj lingvoj; de internaciaj mezurunuoj; de stiloj en la artoj (ankaŭ dancoj). • La nomoj de preskaŭ ĉiuj antaŭe nekonataj substancoj, kiuj estas tre multaj. Tiuj tipe mankas en la ĉina. • Nomoj de ekzotaj fenomenoj (i.a. specioj kaj fruktoj) aŭ de antaŭe neesploritaj (i.a. malsanoj); de la monatoj; de certaj oficoj; de kondutoj (sportoj, ludoj); kaj de kelkaj teknikaj rimedoj kaj disponaĵoj. Tiuj tipe mankas en la ĉina kaj en la vjetnama, ofte ankaŭ en diversaj aldonaj lingvoj. 1. Propraj nomoj, unuoj, stiloj La plej disvastiĝintaj internaciaj vortoj estas ĉefe aŭ geografiaj (ankaŭ teleskope kosmografiaj) aŭ nomoj de popoloj' kaj ties lingvoj, de entreprenoj, kaj varnomoj. Ankaŭ la propraj nomoj de kelkaj malmultaj individuaj gravuloj historiaj aŭ mitologiaj estas sufiĉe vaste konataj. Krom vortoj kun karaktero de propraj nomoj ekzistas nombro da pli aŭ malpli kutimaj terminoj, kiuj estas kreitaj el propra nomo, kiel olimpiado kaj olimpiaj ludoj. Tiaspecaj internaciaj vortoj retroviĝas en ĉiuj lingvoj, sed multaj estas nur malofte uzataj. 1. Propraj nomoj, unuoj, stiloj Vaste diskonigitaj varnomoj ne estas nur la komercaj, ekz. de aŭtomobiloj, sed ankaŭ i.a. la Korano. La nomo de la Biblio ne estas same disvastiĝinta, ĉar konkurencas tradukoj de "la sankta libro". Inter la nomoj de supernaturuloj, tiu de satan (- ŝajtan) 'Satano' estas tre vaste konata. Kreita el la nomo de irlanda viktimo estas bojkot'' bojkoto'. Aparte disvastigitaj estas la internaciaj mezurunuoj. Multaj el tiuj konsistas el persona nomo uzata sen ia afikso (volt, amper, om, wat, njuton, ĵul, paskal, …). La internacieco de tiuj unuoj kontribuis en si mem al la disvastigo de ties nomoj. Tial metr (■), mita''' (■) 'metro', same disvastiĝis kvankam ne kreita el propra nomo. En la ĉina, tiu vorto kutime mallongiĝas al 米 mǐ (< angle [mi:tə]), sed ekzistas ankaŭ propralingva alternativo. La normigitaj prefiksoj mikro-, mili-, kilo-, mega- de tiuj unuoj tamen havas tiun formon nur ekster Ĉinio. Nur la pli ekstremaj (piko-, nano-giga-, tera-,' ''…) iom konformas ankaŭ en la ĉina. La nomoj de stiloj en la artoj, ekz. barok, ankaŭ la nomoj de dancoj, ekz. tango, ofte havas similan formon en ĉiuj lingvoj en kiuj oni pli ofte ol neniam parolas pri tiuj fenomenoj. 2. Substancoj Iom malpli disvastiĝintaj estas vortoj kiuj signifas antaŭe nekonatajn ĥemiajn substancojn kaj krudmaterialojn (mineralojn kaj artefaritajn materialojn, ekzemple ŝtofoj, plastoj, alojoj kaj kompozitaj materialoj, naturaj kaj artefaritaj drogoj kaj ĝuaĵoj ktp.). Plej multaj el tiu granda nombro da substanconomoj disvastiĝis pere de okcidentaj lingvoj preskaŭ en ĉiujn sufiĉe ellaboritajn lingvojn uzatajn ekster Ĉinio. 2. Substancoj Iom malpli disvastiĝintaj estas vortoj kiuj signifas antaŭe nekonatajn ĥemiajn substancojn kaj krudmaterialojn (mineralojn kaj artefaritajn materialojn, ekzemple ŝtofoj, plastoj, alojoj kaj kompozitaj materialoj, naturaj kaj artefaritaj drogoj kaj ĝuaĵoj ktp.). Plej multaj el tiu granda nombro da substanconomoj disvastiĝis pere de okcidentaj lingvoj preskaŭ en ĉiujn sufiĉe ellaboritajn lingvojn uzatajn ekster Ĉinio. La ĉinoj preferas prunt-tradukojn kaj neologismojn ĉinelementajn, ĉar plej ofte malfacilas adapti fremdajn vortojn al la strukturo de la lingvo kaj skribo. Senproblemaj estas nur novaj vortoj kreitaj en la japana kaj jam en tiu lingvo skribitaj per ĉinaj signoj, sed la ĉinoj legas tiujn kvazaŭ ili estus ĉin-originaj. Kelkaj esceptaj substanconomoj ankaŭ trovis sian vojon en la ĉinan, ekzemple formo el la kontinuo qahwa - kahve - kafe - kofe - kofi - kaphi' kafo' (ĉine 咖啡 ka fei), ankaŭ kafein 'kafeino' (咖啡因 ka fei yin), kaj ĉokolat 'ĉokolado' (巧克力 qiao ke li). Tiuj substancoj nomiĝas proksimume tiel en preskaŭ ĉiuj lingvoj. Kromaj ekzemploj estas najlon (nilon)' nilono' (ĉine尼龙 nilong) kaj alumini(um)'' (nord-ĉine tamen nur 鋁 lü'' ). Ekzistas tre granda nombro da substanconomoj, kiuj mankas nur en la lingvoj de Ĉinio kaj en malpli ellaboritaj lingvoj. Ekzemploj estas poliester (*1941), 'metan' (*1867) kaj ''margarin (grekbaza neologismo franca, nuna signifo *1869). Foje konkurencas inter si pluraj vortoj aŭ formoj, ekzemple en la kazo de ĉa ( ) 'teo', el la nord-ĉina kaj ankaŭ el la kantona, Mongol-imperia formo ĉaj ( ) el la nord-ĉina 茶叶 chaye 'tefolioj', kaj te''''' (■) 'teo', el la sud-mina, anglece ti'' (■), i.a. en kunmetaĵoj (■). 2. Substancoj Por novaj medikamentoj nuntempe ofte estas proponataj kaj leĝe protektita varnomo (simbolo ®) kaj ĝenerallingva nomo, ekzemple sildenafilcitrat por viagra'®. Estas ofta fenomeno, ke varnomo por populara produkto perdas sian statuson. Tio okazis ekz. kun la vorto aspirin, kiu enkondukiĝis kiel varnomo de Bayer AG en 1899, sed kiu nuntempe uziĝas kiel ĝenerallingva nomo por ĉiu samspeca preparaĵo preskaŭ en la tuta mondo, ankaŭ en Ĉinio. Nur en Svedio la vorto retenis sian varnomecon. Se la fabrikanto ne gravas, la svedoj devas diri "acetylsalicylsyrepreparat". Nomoj de "ekzotaj" fenomenoj, kies origino ne troviĝas en la centra regiono de eĉ nur unu el la kvar grandaj civilizoj. Venis ekz. el Ameriko ananas (< portugala < tupia), tomat (< hispana < naŭatla) kaj tabak (< hispana < tajna), el Afriko gorilla, kaj el Siberio la vorto tajga''. Ekzotan aspekton ankaŭ havas la afrikazia internaciismo safar 'vojaĝo' (■ ■), kiu en sia svahila formo safari (■) disvastiĝis pli foren kaj uziĝas por diversspecaj ekzotaj vojaĝoj. Nomoj de antaŭe neglektitaj naturfenomenoj kiel cunami (< japana, 'havenondo') kaj de antaŭe neesploritaj malsanoj kiel malaria (< itala 'malbonaero') kaj polio(mielit(is))'' (grekbaza neologismo *1874, Adolf Kußmaul). La romia kalendaro nuntempe estas ĉie konata. La latindevenaj nomoj de ties monatoj, ekz. septembr, tamen ne estas same universalaj kiel ties ĝusta numerigo, kiu aperas en la orientaziaj (9月). La restanta numerigo en la latindevenaj ne plu estas ĝusta. Inter titoloj kaj oficoj notindas kelkaj el la islama civilizo, ekz.: haĝi' haĝulo' (kiu pilgrimis al Meko), ĥalif' kalifo' (< 'posteulo'), kuli' kulio', origine tjurka, la ceteraj el la araba, ankaŭ sultan'' sultano'. … sultan'' sultano'. La islama civilizo najbaras al ĉiuj tri aliaj grandaj civilizoj. Tio rezultis en plurdirekta eksportado de vortoj el tiu civilizo, el kiuj la ĵus menciitaj do eĉ retroviĝas en la cetere tiom rezistema ĉina lingvo. El la persa disvastiĝis kelkaj vortoj kiel badam 'migdalo' ankaŭ orientazien (ĉine 巴旦木 badanmu, japane 巴旦杏 hatankyô), dum aliaj kiel bazar 'merkatejo, bazaro' disvastiĝis okcidenten, en ambaŭ kazoj kun iom specialigitaj signifoj. Gravaj titoloj kaj nomoj de oficoj el la okcidenta civilizo ankaŭ estas vaste konataj, sed ili mankas i.a. en la ĉina, ekz. doktor' doktoro plej ofte ankaŭ 'kuracisto', 'papa' papo' kaj ''polis'' polico'. ' Inter la "laŭregulaj kondutoj" kies nomoj plej disvastiĝis, troviĝas yog(a) jogo', karaoke (ĉine 卡拉OK), tenis',' domino'', kaj aliaj sportoj kaj ludoj. Cetere, la uzondevena esprimo okej 'bone' en si mem ankaŭ apartenas al la plej disvastiĝintaj internaciismoj, eĉ en sia latinlitera skriba formo <OK>. Inter la teknikaj rimedoj kaj disponaĵoj kun plej disvatiĝinta nomo troviĝas i.a. bas (bus) aŭtobuso', 'taksi' taksio', 'pomp' (malnova nederlada onomatopeo, anglece pamp) 'pumpilo', dum bomb' (greklatina onomatopeo) 'bombo' kaj ''transistor (*1947) transistoro' kiel multaj aliaj internaciismoj, mankas en Ĉinio. Inter la pli novaj kulturaj vast-internaciismoj troviĝas la vorto blog''' 'blogo', lude kreita el web log en 1999. Krom la ĉinoj, ankaŭ araboj kaj tamiloj enkondukis propralingvajn ekvivalentojn por tiu signifo, almenaŭ en siaj vikipedioj.