Mia unua loka loĵbana renkontiĝo

From Lojban
Jump to: navigation, search
Loka loĵbana renkontiĝo.1.jpg
per André Müller (la andres), 2015-03-08
Mi eklernis la loĵbanan antaŭ ĉirkaŭ 2 monatoj. Hodiaŭ mi estis ĉe mia unua renkontiĝeto en mia loĝurbo. Kiel ĝi estis? Nu, mi skribis malgrandan resumon pri ĝi, sube. Legu mem!

— André Müller

Ekde ĉi tiu jarkomenco mi lernas la loĵbanan (Lojban), alia planlingvo kiu bazas sur predikata logiko, kaj sentiĝas kiel programlingvo (vere!). Hodiaŭ mi iris al renkontiĝeto de loĵbanistoj en mia urbo (Zuriko/Zürich). Ĉar tio eble estas interesa afero, mi ŝatus ĝin rakonti ĉi tie...

Ni entute nur estis 3 homoj: krom mi ĉeestis ankoraŭ du aliaj knaboj: informadikstudento kanad-pola kaj lernanto el gimnazio, kiu planas studi informadikon. Ambaŭ jam estis tre progresintaj en la lingvo, la pli aĝa el ili laŭ mi jam preskaŭ flue parolis ĝin. Do vere eblas ellerni la lingvon kaj paroli ĝin same (aŭ preskaŭ same) flue kiel Esperanton. Ĉar mi apenaŭ povis konstrui frazojn ankoraŭ, ĉefe pro mia malgranda vortprovizo, ni parolis ĉefe (svis)germane, kaj ĉefe pri la lingvo kaj la funkcioj de vortoj aŭ la ĝusta konstruado de frazoj. Kiel lingvisto mi ja kutimas kaj ŝategas paroli pri lingvoj kaj ties gramatikaj strukturoj, sed la loĵbana ne similas al kutimaj lingvoj. Ĝia gramatiko pli similas al programlingvoj (mi ja nun en la universitato lernas "R"). Ne ekzistas substantivoj aŭ verboj, sed ĉefe funkcioj kaj enhavaj vortoj kun sintaksa paterno, ekz. la vorto "klama" signifas: x1 venas/iras al celo x2 de origino x3 sur vojo x4 per ilo x5. Do sufiĉas jam diri "Mi klama Romo Zuriko strato buso." kaj la tuta frazo estas kompleta (kompreneble oni uzu loĵbanajn vortojn!). La gramatiko ŝajnas al mi komplika, sed venkebla. Kaj tre interesa!

La lingvo mem estas ne tiel fiksita kiel Esperanto, fakte. Ekzistas iu grupo da homoj, iu asocieto, kies nomon mi jam forgesis, kiu decidas fojfoje pri novaj radikoj aŭ la preciza funkcio de io, aŭ pri iu ortografiaĵo. Mi lernis, ke la libro, kiun mi havas jam uzas iun sufiĉe malnovan version de la loĵbana, sed ĝi estas tamen sufiĉe proksima ankoraŭ (multe pli ol Ido al Esperanto!). Hmm... do, la lingvo estas ankoraŭ iomete en la fluo, kaj povos ankoraŭ ŝanĝiĝi iomete. Mi ne certas, ĉu mi tion ŝatas, fakte. Ĉu tio estas signo de vivo, aŭ ĉu de artefariteco? Kelkfoje, kiam mi demandis ion, ili respondis, ke la uzo de iu konstruo aŭ vorto dependas de la homoj. Ekzistas multaj "eksperimentaj vortoj" aŭ "neoficialaĵoj". Ĉu tio jam montras la dialektiĝon de ĝi? Mi ne scias... eble. Aŭ iam ĉiu unuiĝos kaj ekuzos la unu veran loĵbanon.

Tamen mi tre ĝuis la renkontiĝeton kaj ni planas denove renkontiĝi sekvontvendrede por pli diskuti. Eble mi ĝis tiam sukcesos lerni pli da vortoj, por ke ankaŭ mi povu kunparoli.

.i mu'o mi'e la .andres.