Loĵbano ekrigarde

From Lojban
Jump to: navigation, search

Historio

En la kvindekaj jaroj James Cook Brown kreis la lingvon Loglan, kun celo pruvi la hippotezon de Sapir-Worf (ke asertas ke la strukturo de la lingvo limigas la pensajn ŝablonojn de parolanto en tiu lingvo). Do ili pensis pri la lingvo kun logikaĵoj kaj sin logikaj dubosencaĵoj. Sed oni devus esti kapabla esprimi ne malpli ol per la aliaj. En 1987 nova generacio decidis evoluigi la lingvo sed JCB altrudis leĝajn problemojn en tiajn homoj (li registris leĝe la lingvon por ĝin regi), kaj tiaj homoj (inter ili Robert LeChevalier estis elstara) decidis krei nova lingvo, potenca kiel Loglan sed sin leĝaj limigoj. Kaj ili simple ŝanĝis la leksikon sed retenis la logikan strukturon. En la 1993a jaro iom fiksiĝis finajn regulojn de la lingvo, kaj ekde tiam ĉiuj ŝanĝoj estas koheraj kun la malnovaj reguloj - do, de la 1993a jaro ĉiu teksto plu legeblas al la nunaj loĵbanistoj.

Leksiko

La leksiko de Loĵbano estas komputile kreita, laŭ radikoj de vortoj de la ses plej parolataj (parolantnombre) lingvoj, kun statistika pezo laŭ nombro da parolandoj de tiu lingvo. Tamen, estas tre fiksitaj ŝablonoj por la vortoj. Ankaŭ la fonetiko kaj la skribmaniero estas simplaj, kun malpli da sonoj ol la esperantaj. La vortoj disiĝas en du grandaj grupoj: 1392 gismu kaj 676 cmavo. La unuaj estas motoj, la duaj estas gramatiksencaj vortetoj (ĉi lastaj sufiĉe multas). La gismu estas kvinliteraj, kun du vokalkonsonantaj ŝablonoj. Jen iuj gismu:

mamta - esti patrino
dansu - danci
mlatu - esti kato
zasti - ekzisti
klama - alveni

La cmavo kutime estas simplaj vortoj, ekzemple nu, lo. En loĵbano ĉiuj skribeblaj aferoj estas prononceblaj, kaj ili ne dependas de tono aŭ paŭzotempo. Kurioze, kvankam skribe oni uzas spacojn, oni ilin ne prononcas - fakte ili ne necesas. Kelkaj homoj kunigas iujn vortojn kutimajn ĉar laŭ ili, pli klaras tiel grupigi ol disigi nepre cxiun moton. La signifoj de la cmavo estas tre gramatikaj. Ekzemple:

lo - konvertas verbon en substantivon, signifas "tio, kio estas ..."
nu - konvertas frazon en verbon-eventon

Iuj de cmavo agas prepozicie (ca - nuntempe, ekzemple), por aldoni nuancojn al la frazo per kaŭzoj, konsekvencoj, ktp. Aliaj permesas enmeti subfrazojn, aliaj klarigas pri la nombro, probableco, foreco, koneco, ktp. Por krei signifojn, oni povas kunigi gismu tiel, ke unu nuancigas alian (simile al uzo de adjektivoj) - tanru. Tiel, oni povas diri "bakni catra": tio signifas laŭvorte "bova murdulo", sed ne nepre la esperantan "matadoro". Tamen klare ne estas gismu en la loĵbana por matadoro. Tiel, do, ekzistas krom tanru la lujvo (luĵvo) - ili estas oficialaj kunmetaĵoj, kiuj plej simple ili funkcias per forigo de la lasta vokalo de la unua gismu: bakncatra. Tio jam havas matadoran signifon (se tiel oni priskribas en vortaro - tamen, ĝi devas havi precizan sencon). En loĵbano, se aperas malfacilaj konsonantogrupoj, eblas ĉiam meze aldoni "y" (kiel la kataluna neŭtra a). Fakte la lujvo estas kutime malpli longa ol tiu simpla kunmeto de gismu, ĉar ĉiu gismu povas difini ĝis 3 mallongigoj triliteraj (rafsi). Tiuj mallongigoj uzeblas je kreo de lujvo Estas interreta lujvo-vortaro, tamen kutime je verkoj oni priskribas siajn lujvo per gismu, vortare, fine de la verko mem. En la loĵbana la vortoj havas signifon laŭ ĉirkaŭantaj lokoj (nomiĝintaj kutime en vortaroj x1...x5 - ne estas gismu difinanta pli ol 5 lokoj). Tipa difino estas:

klama = x1 venas/iras al celita loko x2 el deirpunkto x3 tra vojo x4 per rimedo/veturilo x5

La gramatikaj reguloj rilatas al la gismu per tiuj x-lokoj.

Gramatiko

Jen la forta temero de ĉi tiu lingvo. La plej sencohava diraĵo nomiĝas bridi (iom kiel nia "frazo"). Ĝi konsistas el sumti (substantivoj kaj pronomoj), kaj unu selbri, kutime dua en la vico, sed neniam unua:

frazo = sumti selbri sumti sumti sumti ...

Ĉirkaŭ ili povas esti cmavo. La selbri donas la ĉefan bridi-sencon (verbeske). La sumti plenigas la poziciojn de la selbri. Ekzemple:

lo vi bajra cu tavla mi

La difinoj de ties vortoj estas:

lo - tio, kio estas ...
vi - tre proksime
bajra - x1 kuras sur surfaco x2 uzante siajn x3 (membroj) laŭ maniero x4
cu - disigas la antaŭan sumti de selbri
tavla - x1 parolas al x2 pri la temo x3 en la lingvo x4
mi - pronomo mi

En la parto, "lo vi bajra" estas la unua sumti (x1 de tavla). "mi" estas la dua sumti (x2 de tavla).

proksima tio, kio estas kuranto, parolas al mi

Loĵbano, pro tio ke ĝi estas nova lingvo, ne baziĝas je la eŭropa fon-lingvaĵo (meta-lingvaĵo), sed ĝi enhavas sian propran leksikon tian. Klare, ĝi estas taŭga por priparoli loĵbanon mem. La loĵbana gramatiko kaj leksiko permesas ke komputilo povu facile trakti diraĵon en tiu lingvo - ŝajne tial oni tiom rilatigas Loĵbanon al komputilistoj. Ĝi havas plenregulan gramatikon.

Kial lerni?

Lerni tiun ĉi lingvon ebligas komprenon de multaj lingvaj nuancoj, kutime neatentataj dum nia kutima parolado. Kelkajn ni ne atentas eĉ dum speciale atentema gramatikema esperanta etoso, simple ĉar esperanto ne permesas tiom da distingoj lingve kiel Loĵbano. Lego de la gramatika libro del a loĵbana plezurigas per la granda kvanto da ekzemploj donitaj, kaj la granda kvanto de nuancoj konsideritaj je ties kreado. Aldone, la fleksebleco de Loĵbano logas, ĉar vere eblas paroli per tre simplaj frazoj, aŭ eblas nuancigi ĉiujn multe pli, ol mi iam atingus per Esperanto.