jbocre: Lojbanic Forums: Difference between revisions

From Lojban
Jump to navigation Jump to search
No edit summary
m (Gleki moved page Pri Loĵbano to Pri Loĵbano without leaving a redirect)
Line 1: Line 1:
#REDIRECT [[Lojbanic Forums]]
<div align="right"> <div align="right">elŝutita el http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html</div>
 
[http://www.esperanto.net/ Esperanto] - la internacia lingvo por la tuta mondo </div>
 
= Loĵban - La Logika Lingvola lojban po'u le logji bangu =
''Lasta aktualigo: ĵaŭdon la 22-an de novembro 2001 je 02.16 GMT ''
 
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#kio Kio Estas Loĵban]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#kial Kial oni evoluigis Loĵban-on?]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#aliaj Ĉu aliaj uzoj por Loĵban ekzistas?]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#desegno La Desegno de Loĵban]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#1960 Loĵban nuna]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#unusignifa La unusignifeco de Loĵban]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#sapir Loĵban kaj la Hipotezo de Sapir kaj Whorf]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#sciencistoj Per kio alia povas Loĵban helpi al sciencistoj kiuj studas la lingvojn?]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#eo Esperanto kaj Loĵban]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#nun Kial lerni Loĵban-on nun?]
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#kiel Kiel mi lernu Loĵban-on?]  
 
* [http://www.lojban.org/publications/brochures/brochure_esperanto.html#kontaktu Kiun mi kontaktu?]
 
* [http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban/ La ĉefa TTT-paĝo de Loĵban (angle)]
 
== Kio Estas Loĵban? ==
'''Loĵban''' estas lingvo artefarita. Ĝi originale ricevis la nomon '''Loglan''' de la fondinto de la projekto, '''D-ro James Cooke Brown''' (Ĝejmz Kuk Braŭn), kiu iniciatis la disvolvigon de la lingvo en '''1955'''. La celoj de la lingvo unuafoje priskribiĝis en la artikolo "Loglan" en ''Scientific American'' (Usona scienca gazeto), Junio, 1960. La lingvo estis konstruata dum tri jardekoj, far dekoj da laborantoj kaj centoj da subtenantoj. Tiujn ekde '''1987''' estras '''la Logiklingva Grupo,''' nun korporaciiĝinta kiel neprofitema scienca-eduka fondaĵo, al kiu la usona registaro aprobas senimpostajn monodonacojn.
 
Multaj artefaritaj lingvoj ekzistas, sed Loĵban estas tiel farita, ke ĝi unikas plurmaniere. Jen la ĉefaj trajtoj de Loĵban.
 
* Loĵban estas planita por '''interkomunikado''' de homoj, kaj eble en la estonteco ankaŭ de komputiloj.
* Loĵban estas planita por '''kultura neŭtraleco'''.
* La Loĵban-a gramatiko baziĝas sur la '''principoj de logiko'''.
* Loĵban havas '''unusignifan gramatikon'''.
* Loĵban havas '''fonetisman ortografion''', kaj ununuran solvon de sonoj en vortojn.
* Loĵban estas pli '''simpla''' ol la etnaj lingvoj; oni povas lerni ĝin facile.
* La '''1300 Loĵban-aj radikvortoj''' povas kombiniĝi facile por formi vortaron el '''milionoj da vortoj'''.
* Loĵban estas laŭregula; la lingvaj reguloj estas '''senesceptaj'''.
* Loĵban provas '''forigi la limojn''' kontraŭ kreemaj, klaraj pensado kaj komunikado.
* Loĵban havas diversajn utilojn, kaj sciencajn kaj artajn, kaj teoriajn kaj praktikajn.
 
La jenaj sekcioj ekzamenas ĉiujn el ĉi tiuj punktoj, kaj respondas la demandojn plej ofte faritajn pri Loĵban.
 
== Kial oni evoluigis Loĵban-on? ==
Loĵban estas planita originale apogi esploradon pri koncepto nomata '''la hipotezo de Sapir kaj Whorf''' (hŭorf). Simpla esprimo de tiu hipotezo estas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon de ĝiaj parolantoj. Loĵban permesas la plenan esprimkapablon de etna lingvo sed grave diferencas laŭ sia strukturo je aliaj lingvoj. Tio permesas, ke la sciencistoj, kiuj studas la rilatojn inter lingvo, pensado, kaj kulturo, ĝin uzu kiel testilon.
 
== Ĉu aliaj uzoj por Loĵban ekzistas? ==
Jes; pluraj uzoj. Pro sia unusignifa gramatiko kaj sia simpla strukturo, Loĵban estas facile analizata gramatike far komputiloj, ebligonte la uzadon de Loĵban por komputil-homa interagado kaj -- eble -- interparolado. La strukturo Loĵban-a similas tiun de kelkaj nunaj programlingvoj por artefarita inteligenteco (AI), kaj probable estos tre potenca ilo en la evoluigado de AI, speciale en la konservado kaj procezado de informoj pri la mondo kaj homaj mondkonceptoj. Krome, lingvistoj interesiĝas pri la ebleco, ke Loĵban rolos kiel interlingvo en la komputil-helpata traduko de etnaj lingvoj. La apartaĵoj de la lingvo igas la provon, krei fluan stilon en la lingvo, tre interesa kaj instrua defio. Jen estas nur la komencoj de la estontaj Loĵban-aj aplikoj.
 
== Ĉu Loĵban estas lingvo por komputiloj? ==
Oni planis Loĵban-on kiel homan lingvon, ne kiel komputilan. Oni intencas do ke ĝi utiliĝu konverse, lege, skribe, kaj pense. Tamen, ĉar Loĵban prilaboreblas de komputilo multe pli facile ol etna lingvo, estas certe ke post kelka tempo elpensiĝos por-komputilaj aplikaĵoj Loĵban-e baziĝantaj. La alpreno kaj uzado de Loĵban ne necesigas, ke vi sciu ion ajn pri komputiloj, aŭ parolu kvazaŭ komputilo!
 
== Kiel oni skribas Loĵban-e? Kiel la lingvo sonas? ==
Loĵban uzas literojn el la latina alfabeto por signi siajn 6 vokalojn kaj 17 konsonantojn<nowiki>; la Loĵban-a signaro uzas nur normajn komputilklavarajn signojn; la majuskulado maloftas -- oni uzas ĝin por indiki nekutiman akcenton en la elparolado de nomoj. La interpunkciado esprimiĝas vorte. La skribata lingvo konformiĝas precize al la sonoj de la parolata lingvo; la literumado estas fonetika kaj neambigua, kaj la fluaj sonoj de la lingvo analiziĝas unike en vortojn. Tiuj trajtoj plifaciligas la perkomputilan parol-rekonon kaj -transkribon. Lerni la skribmanieron kaj la ortografion de Loĵban estas bagatele. </nowiki>
 
Loĵban havas glatan, ritman sonon, iom kiel la itala lingvo. Tamen, la konsonantoj donas plenecon kaj potencon trovatajn en slavaj lingvoj kia la rusa, kaj la multeco de vokalduopoj sugestas la ĉinan, la malajpolineziajn, kaj aliajn orientaziajn lingvojn, sed sen la tonoj, kiuj malfaciligas la lernadon de kelkaj el tiuj lingvoj.
 
Ĉar neniu idiotismo ekzistas por mallongigi esprimojn, Loĵban ofte ŝajnas pli longa ol la analoga esperanta teksto. La unusignifa strukturo kiu rezultas estas grava gajno kaj valoras tion. Kiel ekzemplo Loĵban-a, la sentenco "Razilo de Ockham" tradukiĝas jene:
 
* "La plej simpla klariga kialo estas ordinare la plej bona."
* '''roda poi velciksi ku'o so'eroike ganai sampyrai gi xagrai'''
* (roda poj velŜIKsi kuho soherojke ganaj SAMP(a)raj gi ĤAGraj)
* "Ĉiu-io tia-ke: klarigaĵas (komo) plejmulta-foje: se plejsimplas do plejbonas."
 
Oni prononcas la apostrofon kiel mallongan, senvoĉan "h". Oni uzas ĝin apartigi klare du apudajn vokalojn por aŭskultanto, sen postuli paŭzon inter ili. La ipsilonon, kiun ni transliterumis kiel `(a)', prononcu kiel malakcentatan, mallongan vokalon, simile al la "ŝva" trovata en kelkaj lingvoj, inkluzive de la angla, kaj foje signata en Esperantaj tekstoj per "x": ''about''<nowiki> (angla) -- "xbaŭt" -- "<ybaut>", aŭ </nowiki>''le''<nowiki> (franca) -- "lx" -- "<ly>". Jen mallonga skizo de la fonologio de Loĵban: <a>=a; <b>=b; <c>=ŝ; <d>=d; <e>=e; <f>=f; <g>=g; <i>=i aŭ j; <j>=ĵ; <k>=k; <l>=l; <m>=m; <n>=n; <o>=o; <p>=p; <r>=r; <s>=s; <t>=t; <u>=u aŭ ŭ; <v>=v; <x>=ĥ; <y>=(a), la "ŝva"; <z>=z; <.>=paŭzo aŭ glota sono simila al la araba "alif/hamzah", laŭvole; <'>=mallonga, senvoĉa "h"; <,>=marko por apartigi nenormalajn silabojn en nomoj, ktp. La akcento falas en la antaŭlasta silabon, krom silaboj enhavantaj "<y>", aŭ (ĉe nomoj ktp.) en la silabo skribata majuskule. </nowiki>
 
== Kian gramatikon Loĵban havas? ==
La gramatiko de Loĵban ne estas kopiita el iu ajn konata lingvo; male, ties predikat-gramatiko estas derivita el tiu de la formala logiko. Jam de multaj jaroj, filozofoj kaj logikistoj konstatis, ke dum la evoluado de la lingvo, substantivoj, verboj, kaj adjektivoj estas elektitaj iom arbitre por montri konceptojn. La logikistoj evoluigis signaron kaj sciencon, la predikat-kalkulon, por montri tiujn konceptojn pli rekte kaj pli simple. Ekzemple, "Johano batas Petron", "Johano estas la onklo de Petro", kaj "Johano estas pli altkreska ol Petro" estas ĉiukaze simplaj rilatoj inter Johano kaj Petro. Tamen, malgraŭ ke Esperante oni prezentas la gravajn konceptojn per verbo, substantivo, kaj adjektivo respektive, en la formallogika signaro oni montris ĉiujn konceptojn per plurargumentaj predikatoj. Ĉi tie, "Johano" kaj "Petro" estas du argumentoj de predikatoj.
 
Simile, Loĵban prezentas ĉi tiujn konceptojn per gramatike identaj vortoj. Tio signifas, ke oni esprimas la Loĵban-ajn frazojn en ensembloj de ideoj nomataj "argumentoj", kunligitaj per rilatoj nomataj "predikatoj". Ĉi tio diferencas je la lingvoj, kiujn vi eble konas; sed diversaj logikaj sistemoj kaj metodoj, bazataj sur la predikat-strukturo, estis la bazo de intelekta pensado ekde kiam la antikvaj grekoj inventis logikon.
 
Oni rimarku, ke kelkfoje ni faras simile en Esperanto, aparte en la poezia lingvaĵo, kiam ni verbigas substantivon aŭ adjektivon: "Johano onklas al Petro", "Johano superaltas Petron". En Loĵban oni tiel faras ordinare, ne escepte, kaj multe pli regule ol en Esperanto.
 
Oni povas uzi la predikatan strukturon esprimi "nelogikan" pensadon. La logikistoj povas analizi ĉiajn vortajn esprimojn por ke ili traduku tiujn en la predikat-signaron. Sed malgraŭ ke Loĵban jam estas esprimata en predikat-bazita sistemo (kio ebligas facilan logikan analizon), Loĵban ankaŭ enhavas vaste diversajn elementojn trovatajn en etnaj lingvoj, por esprimi sentojn, emociojn, kaj riĉajn metaforojn.
 
Tial, Loĵban ne havas la distingojn inter la diversaj parolelementoj, kiujn vi konas de la gramatiko. Ĉiuj Loĵban-aj "predikat-vortoj" ('''brivla''') estas la samaj parolelementoj. Ĉiu povas ekvivalenti al substantivo, verbo, adjektivo, aŭ adverbo, kiaj "lulo", "luli", "lula", kaj "lule". Tiel, '''blanu''' signifas kaj "blui" kaj "bluaĵon". '''blanu''' ankaŭ povas modifi aliajn vortojn por indiki "bluecon" aŭ "bluon". '''kurji''' ("kurĵi") indikas la verbon "varti", "prizorgi", sed ankaŭ povas indiki "vartanton", aŭ "vartadon".
 
La agado kaj la ekzistado estas egale vorteblaj por parolanto; oni povas ignori la distingon, aŭ esprimi ĝin malimplice per kunasociado de konceptoj en '''tanru''' ("vortogrupoj") kun '''gasnu''' ("fari"), '''zasti''' ("ekzisti"), '''zukte''' ("agi"), kaj kun diversaj vortetoj indikantaj abstraktaĵojn kiaj eventon, staton, econ, kvanton, koncepton, sperton, kaj verecon, aŭ la kvar antaŭdifinitajn specojn de kaŭzeco. Oni povas evoluigi ankaŭ aliajn specojn per vortogrupoj.
 
Grava gajno pro la uzado de la predikat-gramatiko estas, ke Loĵban ne havas devigajn fleksiojn kaj deklinaciojn ĉe substantivoj, verboj, kaj adjektivoj. Pluraj etnaj lingvoj evoluigis tiajn variaĵojn por malmultigi dubeblon pri tio, kiel la vortoj funkcias en frazo. Tiu disvolviĝo treege malreguligis tiujn fleksiojn kaj deklinaciojn, kaj proe oni tiujn ne lernas facile. Loĵban uzas la simplan sed flekseblan predikat-rilaton por forviŝi kaj la neregulecon kaj la deklinaciojn.
 
Tensaj kaj lokalizaj markoj (fleksionoj), adverboj kaj prepozicioj, ĉiuj estas kombinitaj en unu parolelementon. Novaj prepoziciumaj formoj estas konstrueblaj laŭvole per predikatoj; ĉi tiuj formoj permesas al la uzanto larĝigi frazon per alligo kaj interligo de prepozicioj normale ne implicitaj en la signifo de vorto.
 
Nombroj kaj kvantigantoj estas pli larĝaj konceptoj ol en aliaj lingvoj. "Multaj", "sufiĉa", "troa", "kelkaj", kaj "almenaŭ", estas konceptoj, kiujn oni esprimas kiel nombrojn Loĵban-e. Tial, "ĝi kostas 3950 spesmilojn", kaj "ĝi tro kostas" idente samas gramatike, kaj oni povas diri, ke estas "la sufiĉe-a en starvico" por biletoj ĉe elĉerpota filmo. Kernaj konceptoj de la logiko, la matematiko, kaj la scienco estas enkonstruitaj en la radikaron. Ili plialtigas la diskutadon pri ĉi tiaj temoj, kaj utiliĝas surprize ofte ankaŭ en la ordinara parolado.
 
La predikat-logiko povas esprimi diversajn aspektojn de la homa penso. Loĵban aldonas ankaŭ nelogikajn konstruojn, kiuj nek difektas nek malklarigas la logikan strukturon, sed allasas komunikojn kiuj ne analizeblas per logiko. Ekzemple, Loĵban havas plenan aron da emociaj indikiloj, kiuj allasas la esprimadon de intenseco kaj rifuzo. Tiuj similas ekkriojn kiaj "ho!" "ha!" kaj "hura!" sed ĉiu havas sian propran, specifan signifon. Simile, Loĵban havas indikojn de la rilato inter la parolanto kaj la parolaĵo -- ĉu temas pri onidiro, senpera observa, logika dedukto, ktp. Tiuj indikoj estas derivitaj el indiĝen-amerikanaj lingvoj.
 
Loĵban ebligas metalingvistikan (eksterlingvan) diskuton pri la frazoj, kiujn oni diras, tamen ĝi estas unusenca. "ĉi tiu frazo estas malvera", ne estas nepra paradokso Loĵban-e. Loĵban ankaŭ ebligas tenslogikon, kiu allasas precizegon pri spacaj, tempaj, kaj spactemptaj interrilatoj, eĉ tiajn kiajn implicas la tempvojaĝado. Grava parto de la Loĵban-a gramatiko estas planita ebligi unusencan paroladon pri matematikaj esprimoj kaj rilatoj, akorde kun la internacia uzado kaj la jam matematikeca gramatiko Loĵban-a.
 
La malmultaj Loĵban-aj parolelementoj ŝanĝiĝas reciproke per la uzado de la mallongaj strukturvortoj, '''cmavo''' ("ŝmavo"). Oni povas substantivigi aŭ verbigi la nombrojn, aŭ povas inventi novajn nombrojn kaj prepoziciojn. Loĵban forigas multajn limigojn kiuj ĉirkaŭas la homan penson, sed la sintaksa strukturo plu regiĝas strikte.
 
== Loĵban ŝajnas malsimpla. Kiel malfacile oni lernas ĝin? ==
Loĵban efektive estas multe pli simpla ol la etnaj lingvoj. La gramatiko estas simile kompleksa kiel la nuna generacio de komputilaj lingvoj, kia Ada. Loĵban ŝajnas malsimpla ĉar la specoj de homa penso estas malsimplaj, kaj Loĵban estas planita minimumigi la limigojn de tiuj pensoj. Loĵban ŝajnas pli longa kaj pli malsimpla pro sia nuna manko de idiotismo, sia kompleta malkaŝo de la logika strukturo, kaj plej grave, sia nefamiliareco. Aliflanke, la konversacia parolo verŝajne uzos malpli ol duonon de la eblaj gramatikaj strukturoj, preterlasinte la ceteron por la skribado kaj por aliaj cirkonstancoj, en kiuj oni verŝajne malrapidus formuli prizorgeme precizajn logikajn vortogrupojn.
 
La prononcaj, ortografiaj, vortformadaj, kaj gramatikaj reguloj de Loĵban estas fiksitaj kaj senesceptaj. La regulesceptoj estas plago en la lernado kaj la senerara parolado de etnaj lingvoj. Sen la ŝarĝo de dubsenceco, la Loĵban-uzantoj povas precizigi kaj specifigi pli facile ol en aliaj lingvoj.
 
Ĉar la Loĵban-a gramatiko estas simpla, ĝi estas pli facile lernebla ol tiu de aliaj lingvoj. Adekvata vortaro, kun kompleta ensemblo de 1300 radikvortoj, necesigas ĉirkaŭ 8--12 semajnojn da studado, po unu horo tage. La Loĵban-aj kursoj, instruitaj unue en 1989, ekvivalentas unu semestrokurson -- 60 kurs-horoj. Laŭplane, ili ebligas konversacian facilparolecon se oni nur lernas la vortaron, ekzercas sin iom ofte, kaj interrilatas komunike kun aliuloj. Oni jam determinis, ke etnaj lingvoj, kia la angla, necesigas ege pluan tempon por atingi analogan spertnivelon.
 
La Loĵban-aj instruaĵoj estas planataj tiel, ke oni povu lerni la lingvon sen kursĉambra instruado, kaj eble sen proksima komunumo al la Loĵban-istoj. La komunik-ekzercado kun aliuloj necesas por ke oni atingu facilparolecon, sed oni povas ekuzi la lingvon tuj kiam oni ekkapablas.
 
== Se oni inventis Loĵban-on en 1960, kial ne ekzistas multaj Loĵban-istoj jam nun? ==
La lingvo unue estis priskribita en la 1950oj. La artikolo "Loglan" en ''Scientific American'', en 1960, estis voko por helpo en la evoluigo de la lingvo. La lingvistiko samtempe revoluciiĝis, kaj rezultis rapide kreskanta sciado pri la naturo de la homa lingvo; tio ŝanĝis la postulojn por la evoluanta Loĵban. La unua disvastiĝinta vortaro kaj lingvo-priskribo aperis en 1975; la nekompleteco de la priskribo, kaj la daŭrigo de la evoluado, malinstingis homojn lerni la lingvon ĝuste kiam komputiloj ekhelpis al Loĵban -- tiuj ebligis rafini la gramatikon, elimini la dubsencecon, kaj pruvi matematike la unusignifecon. Volontuloj faris multon de tiu laboro sen monrekompenco. Tial, jardekoj kaj pluraj varioj de la lingvo forpasis antaŭ ol atingiĝis la nuna varianto, la unua kiu nomiĝas "Lojban" (el la radikoj "logiko-lingvo" en Loĵban).
 
Ĉi tiu varianto estas la unua kun stabila vortaro, kaj la unua kun stabila kaj komplete priskribita gramatiko; ekzemple, la gramatiko de la matematikaj esprimoj ne estis plene evoluigita ĝis 1990. La fundamenta Loĵban-a radikaro estis "bazliniigita" (stabiligita kontraŭ ŝanĝado) dum la dua duono de 1988, kaj la gramatiko meze de 1990 -- post la unuaj Loĵban-aj kursoj, efektiva uzado de la lingvo, kaj plurfoja atentema analizo. Laŭ ĉio ĉi, Loĵban estas tre nova lingvo.
 
Por certigi, ke Loĵban restu stabila dum homoj lernas ĝin, la lingvodifino estas kontrolata strikte. Kiam la nombro de Loĵban-istoj estos kreskinta sufiĉe, kaj oni elevoluigos Loĵban-an literaturon, Loĵban estos traktata kiel natura lingvo kaj permesata kreski kaj flori sen limigo, samkiel la nunaj etnaj lingvoj.
 
Nia poŝtolistoj enhavas 800 da homoj, el kiu ĉirkaŭ 120 nun lernadas la lingvon. Dek-dudek el ili povas Loĵban-e babili, traduki kaj verki, kvankam neniu parolas flue. Iom da ili ofte kunvenas en Vaŝingtono por konversacio kaj jara kongreseto okazas tie je malfrua junio. Tio estas rimarkinda ĉar ne estas iu vortaro kaj la lernlibro ne estas finigita; ni evoluigis metodojn por instrui la lingvon kiu venki ĉi tiun malhelpon.
 
== Kion volas diri tiu "unusignifa"? ==
Loĵban havas unusignifan prononcadon, morfologion (t.e. vortformadon), kaj gramatikon; komputil-analizo de la formala gramatiko jam pruvis la gramatikan unusignifecon. Tio signifas praktike, ke leganto aŭ aŭdanto de Loĵban-a frazo neniam dubas pri tio, kiajn vortojn ĝi enhavas, aŭ kiel ili rolas en la frazo. Tio validas eĉ se oni ne konas la vortojn, kondiĉe ke oni konas la ortografiajn kaj gramatikajn regulojn.
 
Loĵban ne havas vortojn, kiuj sonas same sed signifas malsame, kiaj "baro", "io, kio malhelpas", kaj "baro", "mezuro de premo"; kiuj havas plurajn nerilatitajn signifojn, kia "kanono" -- "pafilego", "muzika verko", "regulo", aŭ "eklezia katalogo"; aŭ kiuj malsimilas laŭ la interpunkcio sed ne laŭ la sono, kiaj "ĉi" kaj "ĉi' ". Nenia dubo ekzistas pri tio, kie la vortoj komenciĝas kaj finiĝas; ĉu la vorto "internazia" priskribas ion, kiu rilatas inter nazioj, aŭ ion, kiu rilatas interne de azio? Plej grave, la funkcio de ĉiu vorto estas nepre klara; neniu vorto ekzistas kia "neniu", kiu povas esti la u-modo de ia verbo "*nenii".
 
Tiu precizeco neniel malliberigas la signifon de Loĵban-a frazo. Oni povas fantazii, ridindigi, mensogi, aŭ miskromprenigi. Vi povas esti preciza, aŭ intence malpreciza. Via aŭdanto eble ne komprenus tion, kion vi intencis, sed vi ĉiam komprenos tion, kion vi diris.
 
Tio, ke Loĵban estas planita kiel "logika" lingvo, ne signifas ke la Loĵban-istoj devige parolas logike. La strukturo de la Loĵban-a gramatiko ebligas paroli logike, sed ne postulas tion. Loĵban permesas al vi interrilatigi ideojn reciproke kaj unusignife, uzante strukturojn kaj principojn intencitajn por logika analizado. Tial, se vi volas paroli logike, la kapablo ja ekzistas.
 
Aliflanke, se vi volas esprimi emociojn, novajn kaj kreemajn ideojn, aŭ eĉ sensencaĵon, neniu malfacilo ekzistas Loĵban-e. La logiko enestas la strukturon, sed ne nepre la enhavon, de la lingvo. Rezulte, la logika strukturo, kiu ĉeestas kaŝe en etnaj lingvoj, estas klarigita. Viaj ideoj, ĉu nekonitaj kaj malordinaraj, ĉu banalaj, ĉu logikaj, ĉu mallogikaj, povas esprimiĝi klare. Se ili estas mallogikaj, probable la mallogiko estos pli evidenta. Sed Loĵban, eble pli ol ajna lingvo elpensita, provas forigi la limigojn ĉirkaŭ la homa penso.
 
== Ĉu oni povas skribi poezion en "logika" aŭ "unusignifa" lingvo? ==
Iom da originala poezio jam estas verkita Loĵban-e, kaj iom da poezio estas tradukita en la lingvon. La potenca strukturo Loĵban-a por vortgrupigo permesas konstrui konceptojn en vortojn facile, eĉ improvize. Loĵban-isto ne bezonas vortarlibron por uzi kaj kompreni la milionojn da vortoj kiujn oni povas estigi Loĵban-e. La manko de kulturaj limigoj faciligas la konsideron de novaj ideoj kaj interrilatoj, pli ol ĉe etnaj lingvoj, kaj instigas kreemon. Loĵban plialtigas la komunikon de abstraktaj konceptoj, ĉar ĝi identigas malimplice ties naturojn. Loĵban tial estas tre potenca lingvo, ne sole por poezio, sed ankaŭ por la diskutado de fakoj abstraktaj, kiaj filozofio, fiziko, metafiziko, kaj religio.
 
Loĵban havas unusignifan gramatikon, kaj ĝiaj sonoj kaj literumado estas unusignifaj. La lingvo NE estas ĉiurilate unusignifa; la homoj foje deziras allasi dubsencecon en siaj esprimoj. En Loĵban, tiu dubsenceco limiĝas al semantiko, metaforo, kaj intenca ellaso de informoj (elipso).
 
La semantika dubsenceco rezultas pro tio, ke la vortoj en etnolingvoj reprezentas koncepto-grupojn, ne individuajn signifojn. Tiuj signifoj ofte interrilatas nur malforte; tio foje okazas ankaŭ en Esperanto (komparu la diversajn signifojn de "parko"). Krome, ĉies personaj spertoj donas al la vortoj emociajn kromsignifojn. Ĉar temas pri freŝa, kulture neŭtrala komenco, Loĵban provas minimumigi la transportiĝon de tiuj asociaĵoj dum oni lernas la lingvon. (La plej multaj Loĵban-aj vortoj malmulte similas al vortoj en aliaj lingvoj; tiuj diferencoj helpas, ke okazu tiu freŝa alfronto al komunikado).
 
La potencaj metaforigaj kaj vortkonstruaj trajtoj de Loĵban faciligas fajnajn distingojn inter konceptoj. Tio malinstigas, ke individuaj vortoj alprenu grupojn da signifoj. La metaforoj de Loĵban (nomataj '''tanru''') estas en si mem dubsencaj. Ili specifigas rilaton inter la konceptoj, sed ne la naturon de la rilato mem. Tiun rilaton oni povas eventuale malimplicigi per unusignifaj logikaj konstruaĵoj, aŭ lasi malpreciza, kiel la parolanto kutime deziras. Simile, partoj de la logika strukturo de Loĵban-a esprimo ellaseblas; tio multe simpligas la esprimon sed kaŭzas kelkan dubsencecon. Male al ĉe la etnaj lingvoj, la leganto aŭ aŭskultanto povas facile trovi tiun dubsencecon. Tial ĉiu dubsenceco en Loĵban limiĝas kaj rekoneblas, kaj eventuale klarigeblas per plua interparolo.
 
Loĵban-aj poetoj jam eksperimentas per novaj (kaj malnovaj) poeziaj formoj kiuj ŝajnas aparte taŭgaj por la ritmo, sono kaj fluado de la lingvo. Same kiel en Esperanto, la poetoj kontribuas grave al la evoluado de la lingvo. La riĉaj kaj potencaj metaforoj ('''tanru''') de Loĵban jam utiliĝas elvoki vivajn bildojn kaj kortuŝajn emociojn. Ne malhelpate de gramatika ambigueco, kiu povas malevidentigi la celatajn signifojn, Loĵban allasas poezian esprimadon laŭ plena potenco, kiu komunikas kaj konkretaĵojn kaj abstraktaĵojn.
 
== Ĉu eblas ŝerci en unusignifa lingvo? ==
La plej multaj humuraĵoj baziĝas sur situacio kaj karaktero, kaj tiel amuzas en Loĵban kiel en ĉiu lingvo. Humuro kiu baziĝas sur vortludoj, kompreneble, dependas de la lingvo. Loĵban malhavas homonimojn, do simplaj vortludoj ne ekzistas; tamen tiuj, kiuj baziĝas sur similaj (ne identaj) sonoj ankoraŭ eblas, ĝuste kiel en Esperanto. Loĵban preskaŭ ĉiam estos dua lingvo, do dulingvaj vortludoj abundas, ofte surbaze de la dubsenceco, kiu troviĝas en la aliaj lingvoj. Humuro kiu baziĝas sur interna gramatika dubsenceco estas nepre neebla Loĵban-e, sed humuro baziĝanta sur nelogikaj esprimoj, aŭ logikaj strukturoj kiuj malfacile esprimiĝus en aliaj lingvoj, pli facilas.
 
Dum la parolantoj plispertiĝos, kaj konversaciaj esprimoj estiĝos, Loĵban evoluigos propran specon de vortludoj. Unikaj formoj de Loĵban-aj vortludoj jam aperis: Tiuj ekspluatas la fakton, ke etaj varioj en la Loĵban-a gramatiko kaŭzas ne-antaŭvideblajn variegojn en la signifo, kaj la kapablon simple esprimi tre konfuzajn konceptojn. Same kiel ĉia vortludo, tiuj perdas sian humuron tradukite en aliajn lingvojn.
 
Simile al humuro okazas ankaŭ ĉe aforismo: konciza frazo kiu potencas per lakona, eleganta fraz-formado. Loĵban evidente kapablas aforismojn same kiel ĉiu lingvo, kaj eble pli bone ol multaj. Tamen, pro la juneco de la lingvo, tiaj aforismoj ankoraŭ maloftas.
 
== Kio estas la hipotezo de Sapir kaj Whorf? ==
La hipotezo de Sapir kaj Whorf asertas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon en tiu lingvo, kaj limigas kaj influas la kulturon kiu ĝin uzas. Alivorte, se iuj konceptoj aŭ strukturaj modeloj malfacile esprimeblas en lingvo, la socio kaj la kulturo uzantaj la lingvon emas tiujn eviti. Individuoj eble superiras tiun baron, sed ne la socio kiel tuto. La hipotezo estas grava kaj kontraŭversa; ĝi uzeblas kiel sociologia argumento pravigi aŭ kontraŭi rasismon kaj seksismon (kaj diversajn aliajn ismojn). Ekzemple, la aserto, ke ĉar en Esperanto oni havas sufikson ("-in") indiki la inan genron, sed malhavas analogan sufikson por la malina, estas io "seksisma" pri Esperanto, antaŭsupozas la pravon de la hipotezo de Sapir kaj Whorf. Kompreno pri la ebleco de Sapir-Whorf-aj influaĵoj eble estigos pli bonan interkulturan komprenadon, kaj helpos la komunikadon kaj la pacon.
 
Oni scias, ke la ideoj kaj pensoj de homoj iom ŝanĝiĝas, kiam tiuj alprenas fremdlingvon. Oni ne scias, ĉu tiun ŝanĝiĝon kaŭzas la elmetiĝo al diferenca kulturo, aŭ eĉ la eskapo de la propra kulturo. Oni ankaŭ ne scias kiom (se eĉ iom ajn) la ŝanĝiĝon kaŭzas la naturo de la lingvo mem, kaj ne la kulturaj asociaĵoj.
 
La hipotezo de Sapir kaj Whorf gravis en la lingvistiko dum la kvindekaj jaroj, sed la interesiĝo malpliiĝis, parte ĉar ĝia ĝusta testado estis tre malfacila. Loĵban estas nova aliro al tia testado. Evidente se kulture-sendependa lingvo instrueblas al grupoj da homoj, la efikoj de la lingvo pli facile distingeblos disde la efikoj de kulturo.
 
La unikaj trajtoj de Loĵban forigas la limojn je la lingvo pri logiko, dubsenceco, kaj esprimpovo; ili pensebligas temojn malfacile alireblajn de homa lingvaĵo ĝis nun. Dume, la formala rigideco de la lingvodifino permesas, ke la parolantoj zorge kontrolu sian esprimadon (kaj eble proe sian pensmanierojn). Tio allasas kelkan antaŭdiran povon, kiun oni povos uzi por planado kaj preparado de efektivaj Sapir-Whorf-aj eksperimentoj.
 
Antaŭkondiĉo de Sapir-Whorf-a eksperimento estas internacia parolantaro de Loĵban. Necesas, ke ni povu instrui Loĵban-on al homoj kiuj scipovas nur sian gepatran lingvon, kaj necesas ke ni sciu antaŭe, kiajn malfacilojn trovos homoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj, dum ili lernas Loĵban-on. Tial la Loĵban-a komunumo aktive propagandas inter parolantoj de lingvoj krom la angla.
 
Ne necesas, ke Loĵban pruvu aŭ malpruvu la hipotezon de Sapir kaj Whorf, por ke ĝi sukcesu. Sed se troviĝos faktoj kiuj subtenas la Sapir-Whorf-an efikon, Loĵban povos ludi tre gravan rolon en analiza kaj kreema pensado.
 
== Per kio alia povas Loĵban helpi al sciencistoj kiuj studas la lingvojn? ==
Artefarita lingvo estas simpla modelo de "natura" lingvo. Ĝi uziĝas komunike kiel la naturaj lingvoj; ĝi estas pli simpla, pli regula, kaj relative neinfluita de la efikoj de kulturo. Kontraste al la plej multaj etnolingvoj, artefarita lingvo ne evoluas per naturaj procezoj de interna ŝanĝiĝado aŭ kontakto kun aliaj lingvoj (Aŭ almenaŭ, ne nepre la samaj: vidu ''Interlingvistiko kaj Esperantologio'' de W. Manders). Krome, pro tio, ke pluraj detaloj de artefarita lingvo difiniĝas antaŭe, oni konas la internan strukturon de la lingvo multe pli bone ol tiun de etnolingvo.
 
Tia antaŭdifino (lingva preskribo) igas artefaritan lingvon unikan ilon por la studado de la naturo de la lingvo. Dum oni lernas la lingvon, la maniero per kiu oni alprenas komprenon pri tiu preskribo povas diri al sciencistoj, kiom "naturaj" estas la preskribitaj formoj. Oni povas kompari la efektivan praktikadon de la lingvo kontraŭ la preskribo; tio provizas kvantajn datenojn pri specifaj modeloj de uzado. Dum la lingvo evoluas for de ĝia komenca stato, ĝi eble ekdevios de la komenca preskribo. Tiaj devioj pli bone informos al la fakuloj pri la trajtoj de "natura" lingvo. La procezo de lingvoŝanĝiĝado mem esploreblos laŭ maniero ne antaŭe ebla. Fine, la ekzisto de relative kompleta lingvopreskribo je la naskiĝo de la lingvo kaŭzas, ke priskribo de la efektiva uzado depost tiu komenca stato estas pli simple kreebla, ĝisdatigebla, kaj studebla.
 
Loĵban estas sendube la plej zorgeme planita kaj difinita artefarita lingvo iam ajn kreita. Ĉiujn aspektojn de ĝia planado ellaboris pluraj homoj kun spertoj en diversaj fakoj, inkluzive de lingvistiko. La lingvopreskribo estas simile la plej kompleta de iu ajn lingvo. Tial ĝi estas unika bazo por la studado de lingvouzado kaj lingvoevoluado.
 
Nova lingvo kia Loĵban, kiu ne havas denaskajn parolantojn, estas nomata "piĝino". Dum la lingvo evoluas, denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj ĝin lernas, kaj alportas en sian Loĵban-an lingvaĵon la perspektivon kaj modelojn de siaj gepatraj lingvoj. Tiu interagado, nomata "kreoliĝo", efikas pri ĉiuj lingvoj, kaj eble estas la ĉefa kaŭzo de lingvoevoluo. Ĉar Loĵban-on lernas parolantoj de diversaj lingvoj, tiu procezo studeblas senpere laŭ maniero neniam antaŭe ebla; la lingvopreskribo utilos tiam kiel normo, laŭ kiu la devioj laŭ la origino de la parolanto kaj la evoluo de uzado mezureblas kaj priskribeblas detale.
 
Artefarita lingvo kia Loĵban havas nek "denaskulan akĉenton" nek kulturbazon. Ĉar ĝi estas multe pli simpla kaj laŭregula ol etnolingvo, plenaĝa parolanto fariĝas facilparola en ĝi multe pli ol kutime ĉe etnolingvoj, kaj multe pli rapide. Loĵban tial ebligas relative mallongtempajn studojn pri lingvoalprenado kaj lingvoevoluado. Procezoj kiuj daŭras dum generacioj en etnolingvoj observeblas dum kelkaj jaroj ĉe Loĵban-lingvanoj.
 
Oni ne pretendas, ke la studado de Loĵban malkaŝos ĉion pri la lingvo. Loĵban, almenaŭ dum kelkaj jardekoj, estos nur modelo de lingvo, kies "natureco" pridubeblos. Sed ĉar Loĵban kontentigas la komunikajn kaj esprimajn funkciajn de homlingvo, ĉiu teorio pri la naturo de homlingvoj devas validi por Loĵban. Simile, teorioj pri la naturo de lingvo testeblas kaj rafineblas ĉe tiu pli simpla modelo de lingvo, antaŭ ol oni ekfrontos la multe pli malfacilan kaj temporaban testadon kaj analizadon endan je etnolingva priserĉado.
 
Ĉar Loĵban estas relative senkultura, kaj ĉar sia preskribita strukturo konformas al la predikat-logiko, Loĵban estas ideala medio por la analizado kaj priskribado de aliaj lingvoj. Aktuale, oni devas kompari trajtojn de unu lingvo kontraŭ tiuj de alia etnolingvo, kutime en la fakliteraturo per glosita enangligo. Loĵban estas sufiĉe simpla kaj regula por ke ĝi uziĝu kiel "metalingvo", lingvo priskribanta aliajn lingvojn. Ĝiaj strukturoj allasas pli klaran reprezenton de la modeloj de la priskribata lingvo, sen ke interferu la konkuraj modelo de lingvo kia la angla.
 
Fine, la predikata gramatiko de Loĵban ĝin taŭgigas por daŭra perkomputila priserĉado pri naturaj lingvoj. Loĵban uzeblas por vorta kaj gramatika analizo, kiel interna medio de datenkonservado, aŭ kiel interlingvo por maŝintradukado. Ĉar ĝi havas kaj logikajn kaj naturlingvajn strukturojn, Loĵban kombinas la avantaĝojn de ambaŭ ĉefaj strukturaj aliroj al perkomputila lingvoprilaborado.
 
La provo elpensi lingvon povas instrui al ni aferojn pri la lingvo, probable ne lerneblajn alimaniere. Eĉ se Loĵban malsukcesos kiel lingvo, ni ion lernos. Tamen se ĝi sukcesos, ĝi havas senliman potencialon kiel bazo por testado de ideoj pri la lingvo, ties strukturo kaj ties uzado. La invento de Loĵban estas la invento de la scienco de eksperimenta lingvistiko.
 
== Esperanto kaj Loĵban ==
Kompreneble, por Esperantistoj multaj ĉi-supraj punktoj estas nenio nova; ni detale konas la aplikeblecojn de planlingvoj, ĉar ni parolas la plej sukcesan el la planlingvoj. Ĉu tio signifas ke Loĵban provas konkuri kontraŭ Esperanto, aŭ ke la delonga ekzisto kaj enradikiĝinteco de Esperanto senvalidigas la celojn de Loĵban?
 
Unue, oni devas memori, ke ĉefa celo de Loĵban ne estas, ke ĝi fariĝu internacia lingvo, kaj tiamaniere konkuru je la merkato, kiun Esperanto nun preskaŭ akaparas. Oni ĝin planis kiel lingvistikan ilon, kiu helpu ke oni studu kaj komprenu la lingvojn. La lingvistikaj kaj komputilaj aplikaĵoj de Loĵban ĝin unikigas inter la proponitaj planlinvgoj laŭ tio, ke Loĵban povas sukcesi laŭ siaj celoj, sen ke ĝi tuj akceptiĝu kaj alpreniĝu de la tutmondo, kaj ke ĝi povas interesi eĉ al tiuj, kiuj skeptikemas aŭ malamikemas al la internacilingva movado.
 
Rilate al la deklaritaj celoj de Loĵban, Esperanto ne taŭgis. Ĝi estas jam pli multe progresinta kaj evoluinta, ol ke eblus la tipoj de eksperimentado, kiajn la Loĵban-istoj projektas. Ankaŭ la eŭropa tendenco de Esperanto (la grado de tiu tendenco estas ofte polemikata afero en Esperantujo; ni simple diru, ke ĝi estas nemalgrava) nevalidigas Esperanton por tiaj taskoj.
 
Loĵban ne konkuras kontraŭ Esperanto, ĉar la potenciala sukceso de Loĵban ne dependas de ĝia tuja praktika uziĝo kiel internacia lingvo. La subtenantoj de Loĵban rekonas, ke necesos jardekoj antaŭ ol Loĵban ekakiros la nombron kaj diversecon de parolantoj, kaj longan historion de uzado, kompareblajn al tiuj de Esperanto. Intertempe, ambaŭ lingvokomunumoj povas multe lerni, unu de la alia; tio jam nun okazas.
 
Loĵban jam altiras la atenton de Esperantistoj, kiuj deziras novan perspektivon pri la propra lingvo, sen ke ilin minacu rekta konkurado, kiel okazus ĉe Ido aŭ Interlingua. Estas pluraj rilatoj, per kiuj komparo inter Loĵban kaj Esperanto riĉigos kaj la disvolviĝon de Loĵban (kiu povas multe lerni de la longjara disvolviĝo de Esperantaj vortaro kaj esprimoj, kaj la provoj en Esperanto atingi kulturan neŭtralecon per elimino de idiotismoj -- ni agnosku, ke tiu provo ne ĉiam estas sukcesa; nia lingvo influiĝas de tro multaj faktoroj. Tio pruvas ĝian vivantecon) kaj Esperantologion, ĉar temas pri lingvo kun trajtoj tute diferencaj de kaj Esperanto kaj la diversaj novlatinaj projektoj iam disvastiĝintaj, sed uzata en similaj cirkonstancoj. Tio ebligas tre interesajn komparojn. Ekzemple, Loĵban estas lingvo kiu allasas vortkombinadon, kaj ĝin eĉ neprigas pro la malgrandeco de la vortaro, sed estas pli izoliva ol aglutina. Tio, krom la eventuale malsamaj sintenoj pri vortfarado, alportos interesajn kontrastojn, kiuj eble helpos al Esperantologoj kompreni sian vortfaradon ekster la klasika tradicio de la studo. Simile pri neologismemo, lingva stabileco, la tendenco uzi trajtojn iel "idiotismajn" en la lingvo, kaj eĉ pri kompara planlingva sociologio, konsidere ke la Loĵban-a lingvokomunumo aktuale grave diferencas de la Esperanta, kaj ke Loĵban evoluas en medio kontrasta al tiu, en kiu evoluis Esperanto kaj la aliaj plej sukcesintaj planlingvaj projektoj.
 
Estas nenia neceso, ke la du lingvokomunumoj rigardu unu al alian suspekteme aŭ malamikeme; cetere la esperantistoj aktuale konsistigas la plej grandan "minoritatan" lingvokomunumon interne de '''le jbonai''' ("le ĴBONaj" -- Loĵban-ujo) -- ĉirkaŭ 25% el la nunaj Loĵban-istoj scipovas Esperanton, almenaŭ iomete. Ni esperas, ke fruktodona kunlaboro kaj kunekzisto rezultos, kiu donu modelon de interlingvo-movada konduto diferencan je la ĝisnunaj akraj kaj amaraj bataloj. Post unu jarcento da sukcesa uzado, la Esperanta movado rajtas sin senti sekure.
 
== Kial lerni Loĵban-on nun? ==
Pro diversaj kialoj. Oni aktive konsiliĝas de tiuj, kiuj jam laboras pri la lingvo, pri tio, kiel instrui kaj disvastigi la lingvon. Post kelkaj semajnoj da lernado de la lingvo per la materialoj jam verkitaj, kaj kun kelke de la vortaro, vi povos kunlabori kun la jam komencintoj. Vi estos grava parto de tiu malgranda sed rapide kreskanta komunumo. Persone helpos al vi pri eventualaj problemoj, kiujn vi spertas en la lingvo, tiuj kiuj estras la movadon. Se vi havas ambicion kaj dediĉiĝas al la lingvo, estas bonvene ke vi aniĝu al la estraro.
 
La komputilemuloj lernintaj la lingvon estos la unuaj kiuj preparos gravajn perkomputilajn aplikaĵojn por la lingvo. Sendube, sperto pri la lingvo valoros kiam Loĵban agnoskiĝos kiel utila ilo de la komputila industrio. Dume, komputilemaj Loĵban-istoj povas ankaŭ helpi al la preparado de perkomputilaj instruiloj aŭ al la konvertado de jama softvaro por aliaj komputilsistemoj.
 
Ankaŭ nekomputilemuloj trovos Loĵban-on valora lingvo. Eble vi interesiĝas pri la hipotezo de Sapir kaj Whorf, kaj pri la sciencaj testoj planotaj kaj efektivigotaj, aŭ pri aliaj prilingvaj priserĉaĵoj. Eble interesas al vi la aplikeblo de Loĵban kiel interlingvo, kaj kiel tio kontrastos al la spertoj de Esperanto.
 
Sed ne necesas, ke vi lernu Loĵban-on por praktika celo. Pluraj (eble eĉ la plej multaj) lernantoj de Loĵban ĝin lernas por distriĝo. Lerni Loĵban-on estas intelekte stimule, kontaktigas kun multaj homoj, kaj laborigas la menson. Loĵban havas la avantaĝojn de distroludoj, kaj tiu distro eventuale ankaŭ klerigas.
 
== Kiel mi lernu Loĵban-on? ==
Se vi ricevis ĉi-tiun broŝuron poŝte, vi probable ankaŭ ricevis resumon de la lingva planiĝo kaj strukturo, kaj eble aliajn materialojn, ekzemple enkondukan kurson. Se vi akiris ĉi tiun broŝuron per komputila sendado, tiuj pluaj materialoj probable haveblas ĉe la sama fonto. Se vi ne ricevis tiujn materialojn, skribu al la Logiklingva Grupo (Korp.) ĉe la adreso ĉi-sube, kaj ni bonvole provizos ilin. Ni petas monodonacon de US$5 pagi la kostojn de tiuj materialoj (menciataj ĉe la registriĝilo kiel "Materialaro 0").
 
(Ni petas ke la perkomputilaj ricevantoj de niaj materialoj registru siajn interesiĝon ĉe ni per normala aŭ perkomputila poŝto, kaj ke ili konsideru mondonacon al la Logiklingva Grupo, por helpi pagi niajn daŭrajn kostojn en la subtenado de la Loĵban-a komunumo. Ni nun elspezas meze US$20 ĉiujare por ĉiu konata membro de la komunumo, el kiu kelkaj ne povas pagi pro financaj aŭ fremd-devizaj problemoj; ĉia donaco helpos.)
 
Notu bone: ĉiuj el niaj materialoj, krom ĉi-tiu broŝuro, haveblas nur angle. Ĉar la plejparto de la materialoj estas malnetoj, ni ne ankoraŭ tradukis ilin. Se vi aliĝos, eble vi helpos nin fari la tradukojn kaj varbi aliajn Esperantistojn.
 
Kiam vi jam legis tiujn enkondukajn materialojn, estas pluraj vojoj, kiujn vi povas sekvi. Via elekto dependos de via tempo, loko, kaj aliaj cirkonstancoj, kaj de viaj celoj por la uzado de la lingvo.
 
Plejparte, lernantoj de la lingvo laboras dum iom da tempo sole, antaŭ ol labori kun aliaj. Ni rekomendas ke vi trovu almenaŭ unu alian homon kun kiu interrilati kaj studadi, aŭ vizaĝ-al-vizaĝe aŭ poŝte. La Logiklingva Grupo tenas listojn de Loĵban-aj lernantoj de diversaj niveloj de sperteco kaj agemo. Krome, estas almenaŭ unu aktiva komputil-poŝta listo, alirebla de Internet, Usenet, CompuServe, kaj eble ankaŭ de FIDOnet. Informoj troviĝas ĉi-sube.
 
Preskaŭ ĉiu uzo de Loĵban, kiun vi volas fari, necesigas iom da sperto en la baza vortaro. Vi povas lerni sufiĉan Loĵban-an gramatikon apogi konversaciadon dum nur kelkaj horoj, sed vi bezonos vortaron antaŭ ol uzi la gramatikon.
 
Vi povas lerni la Loĵban-an vortaron per "lernokartoj"; la Logiklingva Grupo disvastigas kartaron, kaj ni evoluigis lernokartajn metodojn kiuj treege helpos al vi lerni la vortaron. La lernokartan metodon ni aŭtomatigis en perkomputila instrua programo, kiun ni vendas sub la nomo "LogFlash". Versioj por MS-DOS kaj Macintosh nun haveblas.
 
(Aliaj komputil-helpataj instruantaj programoj haveblas aŭ evoluas, kaj analizilo kaj korektilo por Loĵban-a gramatiko espereble haveblos baldaŭ en 1992 por pluraj komputil-sistemoj. Almenaŭ unu interaga ludoprogramo uzanta Loĵban-ajn tekston kaj ordonojn estas evoluigata en 1992.)
 
Vi povas lerni la Loĵban-an gramatikon per pluraj metodoj, inkluzive de studado de ekzemploj en la trimonata gazeto '''ju'i lobypli''' aŭ per legado kaj analizado de la formalgramatika priskribo (verkita por la komputila lingvilo "YACC" -- tiu metodo plej taŭgas por tiuj, kiuj jam studis komputilajn lingvojn per similaj priskriboj). Pli simpla versio de tiu formalgramatiko en [http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban/bnf.html E-BNF] sistemo troviĝas en "Materialaro 1", kaj la kompleta formgramatiko troviĝas en "Materialaro 2"; ambaŭ haveblas de la Logiklingva Grupo.
 
Lecion-materialojn la Logiklingva Grupo disvastigas kiel "Materialaro 3". Tiuj estas la plej bonaj materialoj por individua studado. La materialoj inkludas 6 lecionojn (je 283 paĝoj), pluan ekster-lecionan priskribon pri la "neada" gramatiko de Loĵban, skizon de aferoj ne kovritaj en la lecionoj, kaj rekomendatan ordon de studado por Materialaroj 1 kaj 2.
 
Loĵban-ajn kursojn oni instruis intermite ekde frue en 1989. Loĵban-a kurslibro estas verkata laŭ tiuj unuaj lernadaj provoj. La libron oni planas uzebli por individua studado, kursĉambra instruado, aŭ grupa studado. La Logiklingva Grupo vin sciigos pri ĉiuj planataj studogrupaj agadoj en via regiono, kaj anoncos la kompletiĝon de la libro. Formala Loĵban-a vortarlibro finfine anstataŭos la plejparton de la vortlistoj kaj linvgo-priskribaj materialoj en Materialaroj 1 kaj 2, probable unu jaron post la kompletigo de la kurslibro, sed nun tiuj materialoj ekvivalentas al baza vortarlibro. Proksimume 6 monatojn post la eldonado de la vortarlibro, la Loĵban-a lingvodifino fariĝos bazliniigita (stabiligita) dum 5 jaroj, kaj depost tiam, Loĵban-on regados nur la parolantoj de la lingvo.
 
Inter la aliaj materialoj, kiuj eble haveblos, estas lingvo-magnetobendoj kaj -televidbendoj. Aktuale, lingvobendo kunordigita kun la lecionoj haveblas. Niaj nunaj materialoj troviĝas en la mendilo.
 
Kompreneble, la sola maniero vere lerni lingvon estas UZI ĝin. La Logiklingva Grupo vin helpos trovi aliajn Loĵban-lernantojn je ekvivalenta spertonivelo kaj interesiĝoj, aŭ en via regiono, aŭ atingeblajn per normala aŭ komputila poŝto. La trimonata gazeto '''ju'i lobypli''' ordinare enhavas iom da Loĵban-a teksto, kun detala traduko kaj sen ĝi, krom diskutojn pri lingvaj punktoj far membroj de la Loĵban-a komunumo. Kompreneble, la plej bona maniero uzi la lingvon estas varbi amikojn kaj konatojn studi la lingvon kun vi. Eĉ se ili ne interesiĝas pri la samaj celoj, kiujn interesas vin, la "ŝatokupa" aspekto de la lingvo donos interesan amuzon por ĉiuj.
 
== Kio estas la Logiklingva Grupo? ==
La Logiklingva Grupo (Korp.) estas neprofitema organizaĵo, kaj enkorpiĝo de la Loglan-a/Loĵban-a komunumo. Ĝi fondiĝis kompletigi la disvolvigon de la lingvo, prepari kaj eldoni instruomaterialojn, organizi kaj instrui la komunumon, kuraĝigi aplikaĵojn de Loĵban, kaj ekigi kaj estri priserĉojn en lingvistiko, lingvoedukado, kaj aliaj fakoj rilataj al Loĵban. Simple dirite, nia celo estas servi al vi pri ĉio Loĵban-a. La Logiklingva Grupo ne asociiĝas kun la Loglan-a Instituto (Korp.), la organizaĵo fondita de James Cooke Brown.
 
Oni nomas la Logiklingvan Grupon ankaŭ '''la lojbangirz.''' (la loĵBANgirz), kiu estas ĝia nomo en Loĵban. Ĝi fondiĝis neformale en 1987, kaj korporaciiĝis en 1988. La usona imposta departmento aprobis nian rangon kiel neprofitema eduka/scienca fondaĵo en 1989. Tio igas la monodonacojn al la organizaĵo subtraheblaj de la impostokalkulado laŭ la usona impostoleĝo.
 
Oni evoluigis Loglan-on/Loĵban-on preskaŭ entute per volontula laboro kaj per malgrandaj monodonacoj. Loĵban altiras homojn, kiuj volas oferi multan tempon kaj penon por ke realiĝu ilia afero. Proe nia sola enspezo estas mono el vendoj de niaj eldonaĵoj, kaj monodonacoj de interesiĝantaj subtenantoj.
 
La Logiklingva Grupo eldonas kaj vendas laŭ kredita sistemo. Ni dissendas materialojn kaj petas, ke la ricevantoj kontribue pagu por la kosto de tiuj materialoj. Ĉiuj lingvodifinaj informaĵoj estas libere publike uzeblaj, kaj la plej multaj Logiklingvagrupaj eldonaĵoj dissendiĝas sen postulo pri pago por kopiado kaj redissendado. Haveblas por-komputilaj versioj de pluraj el niaj eldonaĵoj. Ni petas, ke tiuj, kiuj ricevas niajn materialojn per iu ajn el ĉi tiuj alternativaj manieroj, registru ĉe ni sian interesiĝon pri Loĵban, por ke ni pli bone servu al la komunumo, kaj ke ili donacu libere por ke ni plu povu servi al vi.
 
Ni petas, ke vi havu pozitivan konton kiu sufiĉu ĝis jaro aŭ pli da atenditaj elspezoj por mendoj, kiajn indikas niaj registriĝilo kaj mendilo. Tiu konta mono konsistigas nian fonduson por tag-al-taga funkciado. Ni repagos al vi pozitivajn kontajn kontribuaĵojn ene de ses semajnoj depost eventuala peto. Se vi transloĝiĝas sen informi al ni, kaj ni proe ne povas kontakti vin, ni restigos vian pozitivan konton dum jaro antaŭ ol ĝin trakti kiel donacon.
 
La plej multaj materialoj, kiujn ni vendas, necesigas aŭ antaŭan pagon, aŭ neformalan deklaron de intenco pagi, aŭ deklaron ke vi ne havas sufiĉan monon pagi por la materialoj (tiukaze ni donas la materialojn laŭ nia juĝo). Ni provas flekseblece subteni Loĵban-istojn kun financaj limaĵoj, kaj akceptas prudentajn ofertojn de malpliigita aŭ prokrastita pago laŭ nia financa kondiĉo kaj via grado de dediĉiĝo al tio, ke vi aktive kontaktu kaj agemu en la komunumo per ni. Evidente la nivelo de via antaŭa kaj nuna aktivado, kaj dediĉiĝo al lernado de la lingvo aŭ volontula laboro por '''la lojbangirz.''' faktoros en nia decido.
 
'''la lojbangirz.''' havas specialan interesiĝon pri la subteno de eksterusonaj Loĵban-istoj, ĉar tiom el la lingvoceloj dependas de la fariĝo de internacia komunumo da parolantoj, kaj ĉar ni agnoskas la transpagajn problemojn inter la diversaj landoj. Ni akceptas bankoĉekojn en plej multaj valutoj, kaj internacian pagon per Master Card kaj Visa. Ni ankaŭ kuraĝigas, ke grupoj formiĝu kaj ricevu unuopajn ekzemplerojn de la materialoj, kaj tiujn kopiu aŭ pruntigu inter si, por ke niaj popersonaj kostoj restu malaltaj. Ni postulas malpli altan nivelon de kontaktado kaj kontribuado de eksterusonaj Loĵban-istoj, kiam ni decidas, ĉu sendi materialojn malpli- aŭ sen-page.
 
Ni petas ke ĉiu ricevanto de niaj materialoj volonte kontribuu laŭpove, kaj restigu sufiĉan monon en sia konto porpagi kontraŭ niaj proponitaj prezoj. Tiuj subtrahiĝos de la konto aŭtomate kiam ni sendos al vi materialojn. Ni informos al vi per monpeto kiam via konto negativiĝos. Ni retenas rajton rifuzi mendojn kiam via konto ne elpagiĝis, tamen faros ĉian provon subteni tiujn, kiuj subtenas al Loĵban per sia tempo, dediĉiĝo, kaj mono.
 
Ne estas leĝa devo pagi por materialoj senditaj al vi nepetite, sed tiajn materialojn ni pagendigas per via konto manke de alia interkonsento, kaj tiun konton modifos laŭkonsente. Se ni akceptas de vi oferton de malpliigita pago, ni pagendigos al vi tiun sumon per la konto.
 
Ni petas, ke ĉiuj ricevantoj de niaj materialoj nin helpu finance laŭpove. La Logiklingva Grupo bezonas viajn donacojn subteni la projekton Loglan/Lojban. Laŭhistorie, la artefaritaj lingvoj ne estas finance enspezegigaj, kaj estas malfacile por ni ricevi helpon de ekstere. Estas malpermesate al la Logiklingva Grupo (Korp.) laŭ ĝia regularo, ke ĝi uzu pli ol 10% el ĝiaj elspezoj por administraj celoj, krom je speciala konsento de donacanto kiu porpagos tiajn pluajn kostojn tute.
 
== Kiel servas la Logiklingva Grupo al la komunumo? ==
Ni provas ĝisdate informi la komunumon. Ne ĉiu havas tempon partopreni ĉiujn niajn aktivaĵojn. Trimonata gazeto, '''le lojbo karni''' ("le LOĴbo KARni"), sendiĝas al ĉiu komunumano. Ankaŭ pli longa gazeto, '''ju'i lobypli''', publikiĝas trimonate. Ĝi enhavas diskutojn pri trajtoj de la lingvo, debatojn pri priserĉaj temoj kaj aplikaĵoj, leteroj de komunumanoj kun respondoj, kaj kreskantan nombron de Loĵban-aj verkaĵoj kaj tradukaĵoj.
 
Niaj eldonaĵoj malhavas reklamojn (krom niaj propraj mendoinformaĵoj, kaj fojaj mencioj de individuoj kaj organizaĵoj kiuj kontribuis apartan servon al nia afero), kaj ni ne disvendas nian poŝtoliston. Niaj eldonaĵoj dissendiĝas kiel eble plej malmultekoste, por ke ni kuraĝigu, ke partoprenu novuloj. Por ke ni atingu maskimumon da engaĝiĝintoj, ni firme intencas distribui kiel eble plej multe el nia materialaro per la sistemo "dividvara" de komputila softvaro (dissendo senpage kaj kun rajto kopii), kaj sekvas similan politikon por niaj presitaj eldonaĵoj. Laŭ tiu politiko, ni retenas nian kopirajton, sed permesas ke vi, kun relative malmulta limigo, kopiu niajn materialojn por viaj amikoj, kondiĉe ke vi ne postulu pagon por la kopioj. Ni petas ankaŭ, ke ricevintoj de kopioj registriĝu ĉe ni, por ke ni sciu, kiu posedas niajn materialojn. Tia registriĝo ne neprigas monan kontribuon.
 
Kelkaj materialoj eldonitaj de ni enhavas informojn kiujn ni metas en la publikan terenon. Ĉiuj lingvodifinaj informaĵoj konsideriĝas publikaj.
 
Vi povas partopreni en la Loĵban-a komunumo je diversaj aktiveco-niveloj, kiujn ni listigas per la deŝirebla registriĝilo kun ĉi tiu broŝuro. La kostoj por kontribuantoj varias ekde 5 aŭ 10 usonaj dolaroj jare por abono nur al '''le lojbo karni''', ĝis pli grandaj sumoj por aktivaj lernantoj de la lingvo. Ni aŭtomate elsendas al vi materialojn laŭ via indikita aktiveco-nivelo; tio minimumigas la prilaboradon de individuaj mendoj kaj simpligas nian kontadon, kio malpliigas niajn elspezojn.
 
Se vi provas lerni la lingvon, ni disponigas tiom da helpo kiom ni povas. Ni kontaktigos vin kun Loĵban-istoj kiuj eble interesiĝos pri komunikado aŭ kunstudado kun vi per la lingvo. Vi povas ankaŭ sendi al ni viajn verkaĵojn por korekto kaj recenzo, aŭ por perita interŝanĝo kun aliuloj. Gramatike ĝustajn verkaĵojn ni elektas por preso en niaj eldonaĵoj. Ni provas apogi priserĉadon kaj socian interagadon inter la lernantoj aŭ lernintoj de la lingvo. Ni helpas al tiaj homoj pri organizado, kunvokado kaj instruado de formalaj klasoj kaj studrondoj, kaj porpagos asociiĝintajn grupojn loke kiam neprofitema sponsorado alportas utilon. Ni ankaŭ okazigas ĉiujare (malfrue en junio) feston pri la lingvo kaj la komunumo, nomitan LogFest, lige kun nia ĉiujara aferkunveno en la regiono de Vaŝingtono, Distrikto de Kolumbio. Ni krome atendas, ke ni apogos aliajn lokajn kunvenojn kaj kongresojn dum la komunumo plu kreskos.
 
Ni serĉas manierojn engaĝiĝi en pli grandaj esploraj projektoj kaj aktive labori pri aplikaĵoj de la lingvo. Ni tial serĉas kontraktojn kaj oficialajn donacojn, krom financan kaj teknikan helpon de individuoj, kompanioj kaj universitatoj. Temas pri afero relative malgrava nunmomente, sed oni atendas, ke pligraviĝos post kiam kompletiĝos la instruaj materialoj kaj kompletiĝos la stabiligo de la lingvo. Ideojn kaj informojn pri tiu temo ni bonvenigas.
 
Kompreneble, ni ankaŭ provas propagandi la lingvon. Niaj reprezentantoj ĉeestas kunvenojn kaj faras paroladojn pri la lingvo. Ni dissendas ĉi tiujn broŝurojn. Per niaj penoj, kaj per via helpo, la anaro de Loĵban rapide kreskas.
 
== Kion mi povas fari nun? ==
Vi povas engaĝiĝi en la projekto de Loĵban diversmaniere, depende de viaj interesiĝo kaj fono, kaj de via disponebla tempo:
 
* vi povas partopreni la kompletigon de la disvolvigo de la lingvo.
* vi povas elpensi aplikaĵojn por Loĵban pri komputiloj, edukado, lingvistiko kaj aliaj fakoj.
* vi povas helpi pri la organizado de Loĵban-istoj en via regiono, kaj varbi novajn Loĵban-istojn.
* vi povas helpi instrui la lingvon al komencantoj (eĉ dum vi mem plu lernas).
* vi povas helpi la disvastigon de Loĵban en diversajn kulturojn per traduko de materialoj alilingven kaj per kontaktado, varbado kaj kunlaborado kun alilandaj Loĵban-istoj. (La internacia disvastiĝo estas esenca certigi, ke Loĵban restu kulture neŭtrala).
* vi povas kontribui finance por subteni nian organizaĵon, ĝiajn aktivaĵojn, kaj ĝiajn eldonaĵojn.
* vi povas uzi Loĵban-on en verkado, tradukado, kaj konversado kun aliaj Loĵban-istoj.
 
Pluraj el tiuj aktivaĵoj necesigas, ke vi jam antaŭe lernu la lingvon. Tamen eĉ tiuj, kiuj ne disponas je la tempo lerni la lingvon ĝuste nun, aŭ kiuj loĝas disde aliaj Loĵban-istoj, povas helpi pri varbado kaj kontribuado de ideoj al la afero.
 
Helpi la propagandadon de la lingvo, kompreneble, ne okupigas multan tempon, nek eĉ necesigas, ke vi scipovu la lingvon. Parolu al la amikoj, la parencoj, la kolegoj kaj la klubanoj. Ni volonte provizos kopiojn de ĉi tiu broŝuro laŭpete. Loĵban emas propagandi sin mem; la priinformiĝintoj plej ofte interesiĝas pri ĝi almenaŭ kelkagrade.
 
Se vi respondos, ni sendos al vi materialojn taŭgajn por via dezirita aktiveco-nivelo, nepre inkluzive de ensemblo da enkondukaj materialoj (kiujn vi eble ricevis kun ĉi tiu broŝuro), kaj la plej lastan numeron de '''le lojbo karni''', kiu vin ĝisdatigos pri la okazaĵoj en la komunumo. Se vi indikas al ni pli altan nivelon, vi ricevos pli detalajn materialojn, inkluzive de instruaj materialoj. Vi povas ankaŭ mendi niajn por-komputilajn varojn, fakajn tekstojn, malnovajn numerojn de la gazetoj, kaj diversajn specialaĵojn. Vidu ĉe nia mendilo por detaloj.
 
Restu en kontakto kun ni. Ni volas scii viajn ideojn kaj opiniojn pri la lingvo, pri niaj diversaj aktivaĵoj, kaj pri niaj varoj. Ni bonvenigas nefermitan debaton pri la lingvoplaniĝo, kaj ofte presas kaj disponigis verkaĵojn kiuj kritikas diversajn aspektojn de nia afero, kiam ili havas sufiĉe ĝeneralan intereson. La nefermita debato helpas la komprenon kaj plibonigas la kvaliton de la lingvo kaj de la maniero, per kiu ni ĝin prezentas al la mondo. Ni preferas, ke ni aŭdu kritikojn nun, en nia amikema komunumo, kaj aŭ korekti niajn problemojn aŭ doni adekvatan respondon, ol fari tiel pli malfrue, kiam tiajn temojn pridemandos eksteruloj.
 
Mallongdire, Loĵban estas produkto de la TUTA komunumo, inkluzive de VI -- se vi elektos aliĝi.
 
Kompreneble, eklerninte la lingvon,
 
'''''Uzu Loĵban-on.'''''
 
Loĵban ne vere atingos la rangon de lingvo ĝis la homoj ĝin uzos vaste. Necesas al ni kreemuloj kiuj verku Loĵban-an prozon, poezion, kaj dialogojn. Necesas tradukoj el fikcio, religiaj kaj filizofiaj verkaĵoj, kaj muziko. Nur tiel Loĵban pruviĝos praktika, kaj akiros la respektatecon kiun ĝi bezonas, por ke ĝi sukcesu.
 
== Kiun mi kontaktu? ==
Leteru aŭ telefonu al:
 
'''Limaka Adreso:'''
 
                  Bob LeChevalier
          The Logical Language Group, Inc.
                  2904 Beau Lane
                  Fairfax, VA 22031
                        USA
 
'''Reta Adreso:''' [mailto:[email protected] [email protected]]
 
'''Telefono:''' +1 (703) 385-0273
 
'''En Esperanto''' vi povas kontakti [http://munkora.cs.mu.oz.au/~nsn/nick-loj.html Niĉjo Nicholas] ĉe [mailto:[email protected] [email protected]] aŭ eble Mark Shoulson ĉe [mailto:[email protected] [email protected] ].
 
La ĉefa '''TTT-paĝo''' estas trovita ĉe [http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban/ http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban]. Tiu estas verkita en la angla.
 
Ekzistas aktiva '''diskutrondo''' per la ĉi-supraj retoj. Por aliĝi, sendu mesaĝon konsistantan de:
 
            subscribe lojban ''persona-nomo familia-nomo''
 
al [mailto:[email protected] [email protected] ]kaj sendu poŝtaĵojn al ĉiuj rondanoj per la adreso: [mailto:[email protected] [email protected]]. La trafiko estas parte en la angla, parte en Loĵban.
 
Anoj de la reto '''CompuServe''' povas aliĝi al tiu grupo, aŭ kontakti nin, antaŭmetinte "INTERNET:" al iu ajn de la ĉi-supraj adresoj. La reto '''Fidonet''' kunligiĝas kun la reto Internet per diversaj nodoj -- kontaktu vian sistem-administranton.
 
Se vi ricevis [http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban/regform.txt registriĝilon (angle)] kaj [http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban/orderfrm.txt mendilon (angle) ]kun ĉi tiu broŝuro, vi povas doni al ni utilajn informojn helpi, ke ni servu al vi, kaj mendi de nia materialaro (ĉefe en la angla).
 
        '''e'osai ko sarji la lojban. '''
        /ehosaj ko SARĵi la LOĴban/
          Bonvole subtenu Loĵban-on!
 
 
''Tradukita el la angla de Paŭlfrancisko de S. O'Sullivan, [mailto:[email protected] Mark Shoulson] kaj [http://munkora.cs.mu.oz.au/~nsn/nick-esp.html Niĉjo Nicholas]. Hipertekstigita de [http://pobox.com/~kalb Stefano KALB] je 13a de decembro 1995 je 22.30 GMT ''
 
''Sendu korektaĵojn al [mailto:[email protected] [email protected]]. ''

Revision as of 12:54, 24 November 2013

Esperanto - la internacia lingvo por la tuta mondo

Loĵban - La Logika Lingvola lojban po'u le logji bangu

Lasta aktualigo: ĵaŭdon la 22-an de novembro 2001 je 02.16 GMT


Kio Estas Loĵban?

Loĵban estas lingvo artefarita. Ĝi originale ricevis la nomon Loglan de la fondinto de la projekto, D-ro James Cooke Brown (Ĝejmz Kuk Braŭn), kiu iniciatis la disvolvigon de la lingvo en 1955. La celoj de la lingvo unuafoje priskribiĝis en la artikolo "Loglan" en Scientific American (Usona scienca gazeto), Junio, 1960. La lingvo estis konstruata dum tri jardekoj, far dekoj da laborantoj kaj centoj da subtenantoj. Tiujn ekde 1987 estras la Logiklingva Grupo, nun korporaciiĝinta kiel neprofitema scienca-eduka fondaĵo, al kiu la usona registaro aprobas senimpostajn monodonacojn.

Multaj artefaritaj lingvoj ekzistas, sed Loĵban estas tiel farita, ke ĝi unikas plurmaniere. Jen la ĉefaj trajtoj de Loĵban.

  • Loĵban estas planita por interkomunikado de homoj, kaj eble en la estonteco ankaŭ de komputiloj.
  • Loĵban estas planita por kultura neŭtraleco.
  • La Loĵban-a gramatiko baziĝas sur la principoj de logiko.
  • Loĵban havas unusignifan gramatikon.
  • Loĵban havas fonetisman ortografion, kaj ununuran solvon de sonoj en vortojn.
  • Loĵban estas pli simpla ol la etnaj lingvoj; oni povas lerni ĝin facile.
  • La 1300 Loĵban-aj radikvortoj povas kombiniĝi facile por formi vortaron el milionoj da vortoj.
  • Loĵban estas laŭregula; la lingvaj reguloj estas senesceptaj.
  • Loĵban provas forigi la limojn kontraŭ kreemaj, klaraj pensado kaj komunikado.
  • Loĵban havas diversajn utilojn, kaj sciencajn kaj artajn, kaj teoriajn kaj praktikajn.

La jenaj sekcioj ekzamenas ĉiujn el ĉi tiuj punktoj, kaj respondas la demandojn plej ofte faritajn pri Loĵban.

Kial oni evoluigis Loĵban-on?

Loĵban estas planita originale apogi esploradon pri koncepto nomata la hipotezo de Sapir kaj Whorf (hŭorf). Simpla esprimo de tiu hipotezo estas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon de ĝiaj parolantoj. Loĵban permesas la plenan esprimkapablon de etna lingvo sed grave diferencas laŭ sia strukturo je aliaj lingvoj. Tio permesas, ke la sciencistoj, kiuj studas la rilatojn inter lingvo, pensado, kaj kulturo, ĝin uzu kiel testilon.

Ĉu aliaj uzoj por Loĵban ekzistas?

Jes; pluraj uzoj. Pro sia unusignifa gramatiko kaj sia simpla strukturo, Loĵban estas facile analizata gramatike far komputiloj, ebligonte la uzadon de Loĵban por komputil-homa interagado kaj -- eble -- interparolado. La strukturo Loĵban-a similas tiun de kelkaj nunaj programlingvoj por artefarita inteligenteco (AI), kaj probable estos tre potenca ilo en la evoluigado de AI, speciale en la konservado kaj procezado de informoj pri la mondo kaj homaj mondkonceptoj. Krome, lingvistoj interesiĝas pri la ebleco, ke Loĵban rolos kiel interlingvo en la komputil-helpata traduko de etnaj lingvoj. La apartaĵoj de la lingvo igas la provon, krei fluan stilon en la lingvo, tre interesa kaj instrua defio. Jen estas nur la komencoj de la estontaj Loĵban-aj aplikoj.

Ĉu Loĵban estas lingvo por komputiloj?

Oni planis Loĵban-on kiel homan lingvon, ne kiel komputilan. Oni intencas do ke ĝi utiliĝu konverse, lege, skribe, kaj pense. Tamen, ĉar Loĵban prilaboreblas de komputilo multe pli facile ol etna lingvo, estas certe ke post kelka tempo elpensiĝos por-komputilaj aplikaĵoj Loĵban-e baziĝantaj. La alpreno kaj uzado de Loĵban ne necesigas, ke vi sciu ion ajn pri komputiloj, aŭ parolu kvazaŭ komputilo!

Kiel oni skribas Loĵban-e? Kiel la lingvo sonas?

Loĵban uzas literojn el la latina alfabeto por signi siajn 6 vokalojn kaj 17 konsonantojn; la Loĵban-a signaro uzas nur normajn komputilklavarajn signojn; la majuskulado maloftas -- oni uzas ĝin por indiki nekutiman akcenton en la elparolado de nomoj. La interpunkciado esprimiĝas vorte. La skribata lingvo konformiĝas precize al la sonoj de la parolata lingvo; la literumado estas fonetika kaj neambigua, kaj la fluaj sonoj de la lingvo analiziĝas unike en vortojn. Tiuj trajtoj plifaciligas la perkomputilan parol-rekonon kaj -transkribon. Lerni la skribmanieron kaj la ortografion de Loĵban estas bagatele.

Loĵban havas glatan, ritman sonon, iom kiel la itala lingvo. Tamen, la konsonantoj donas plenecon kaj potencon trovatajn en slavaj lingvoj kia la rusa, kaj la multeco de vokalduopoj sugestas la ĉinan, la malajpolineziajn, kaj aliajn orientaziajn lingvojn, sed sen la tonoj, kiuj malfaciligas la lernadon de kelkaj el tiuj lingvoj.

Ĉar neniu idiotismo ekzistas por mallongigi esprimojn, Loĵban ofte ŝajnas pli longa ol la analoga esperanta teksto. La unusignifa strukturo kiu rezultas estas grava gajno kaj valoras tion. Kiel ekzemplo Loĵban-a, la sentenco "Razilo de Ockham" tradukiĝas jene:

  • "La plej simpla klariga kialo estas ordinare la plej bona."
  • roda poi velciksi ku'o so'eroike ganai sampyrai gi xagrai
  • (roda poj velŜIKsi kuho soherojke ganaj SAMP(a)raj gi ĤAGraj)
  • "Ĉiu-io tia-ke: klarigaĵas (komo) plejmulta-foje: se plejsimplas do plejbonas."

Oni prononcas la apostrofon kiel mallongan, senvoĉan "h". Oni uzas ĝin apartigi klare du apudajn vokalojn por aŭskultanto, sen postuli paŭzon inter ili. La ipsilonon, kiun ni transliterumis kiel `(a)', prononcu kiel malakcentatan, mallongan vokalon, simile al la "ŝva" trovata en kelkaj lingvoj, inkluzive de la angla, kaj foje signata en Esperantaj tekstoj per "x": about (angla) -- "xbaŭt" -- "<ybaut>", aŭ le (franca) -- "lx" -- "<ly>". Jen mallonga skizo de la fonologio de Loĵban: <a>=a; <b>=b; <c>=ŝ; <d>=d; <e>=e; <f>=f; <g>=g; <i>=i aŭ j; <j>=ĵ; <k>=k; <l>=l; <m>=m; <n>=n; <o>=o; <p>=p; <r>=r; <s>=s; <t>=t; <u>=u aŭ ŭ; <v>=v; <x>=ĥ; <y>=(a), la "ŝva"; <z>=z; <.>=paŭzo aŭ glota sono simila al la araba "alif/hamzah", laŭvole; <'>=mallonga, senvoĉa "h"; <,>=marko por apartigi nenormalajn silabojn en nomoj, ktp. La akcento falas en la antaŭlasta silabon, krom silaboj enhavantaj "<y>", aŭ (ĉe nomoj ktp.) en la silabo skribata majuskule.

Kian gramatikon Loĵban havas?

La gramatiko de Loĵban ne estas kopiita el iu ajn konata lingvo; male, ties predikat-gramatiko estas derivita el tiu de la formala logiko. Jam de multaj jaroj, filozofoj kaj logikistoj konstatis, ke dum la evoluado de la lingvo, substantivoj, verboj, kaj adjektivoj estas elektitaj iom arbitre por montri konceptojn. La logikistoj evoluigis signaron kaj sciencon, la predikat-kalkulon, por montri tiujn konceptojn pli rekte kaj pli simple. Ekzemple, "Johano batas Petron", "Johano estas la onklo de Petro", kaj "Johano estas pli altkreska ol Petro" estas ĉiukaze simplaj rilatoj inter Johano kaj Petro. Tamen, malgraŭ ke Esperante oni prezentas la gravajn konceptojn per verbo, substantivo, kaj adjektivo respektive, en la formallogika signaro oni montris ĉiujn konceptojn per plurargumentaj predikatoj. Ĉi tie, "Johano" kaj "Petro" estas du argumentoj de predikatoj.

Simile, Loĵban prezentas ĉi tiujn konceptojn per gramatike identaj vortoj. Tio signifas, ke oni esprimas la Loĵban-ajn frazojn en ensembloj de ideoj nomataj "argumentoj", kunligitaj per rilatoj nomataj "predikatoj". Ĉi tio diferencas je la lingvoj, kiujn vi eble konas; sed diversaj logikaj sistemoj kaj metodoj, bazataj sur la predikat-strukturo, estis la bazo de intelekta pensado ekde kiam la antikvaj grekoj inventis logikon.

Oni rimarku, ke kelkfoje ni faras simile en Esperanto, aparte en la poezia lingvaĵo, kiam ni verbigas substantivon aŭ adjektivon: "Johano onklas al Petro", "Johano superaltas Petron". En Loĵban oni tiel faras ordinare, ne escepte, kaj multe pli regule ol en Esperanto.

Oni povas uzi la predikatan strukturon esprimi "nelogikan" pensadon. La logikistoj povas analizi ĉiajn vortajn esprimojn por ke ili traduku tiujn en la predikat-signaron. Sed malgraŭ ke Loĵban jam estas esprimata en predikat-bazita sistemo (kio ebligas facilan logikan analizon), Loĵban ankaŭ enhavas vaste diversajn elementojn trovatajn en etnaj lingvoj, por esprimi sentojn, emociojn, kaj riĉajn metaforojn.

Tial, Loĵban ne havas la distingojn inter la diversaj parolelementoj, kiujn vi konas de la gramatiko. Ĉiuj Loĵban-aj "predikat-vortoj" (brivla) estas la samaj parolelementoj. Ĉiu povas ekvivalenti al substantivo, verbo, adjektivo, aŭ adverbo, kiaj "lulo", "luli", "lula", kaj "lule". Tiel, blanu signifas kaj "blui" kaj "bluaĵon". blanu ankaŭ povas modifi aliajn vortojn por indiki "bluecon" aŭ "bluon". kurji ("kurĵi") indikas la verbon "varti", "prizorgi", sed ankaŭ povas indiki "vartanton", aŭ "vartadon".

La agado kaj la ekzistado estas egale vorteblaj por parolanto; oni povas ignori la distingon, aŭ esprimi ĝin malimplice per kunasociado de konceptoj en tanru ("vortogrupoj") kun gasnu ("fari"), zasti ("ekzisti"), zukte ("agi"), kaj kun diversaj vortetoj indikantaj abstraktaĵojn kiaj eventon, staton, econ, kvanton, koncepton, sperton, kaj verecon, aŭ la kvar antaŭdifinitajn specojn de kaŭzeco. Oni povas evoluigi ankaŭ aliajn specojn per vortogrupoj.

Grava gajno pro la uzado de la predikat-gramatiko estas, ke Loĵban ne havas devigajn fleksiojn kaj deklinaciojn ĉe substantivoj, verboj, kaj adjektivoj. Pluraj etnaj lingvoj evoluigis tiajn variaĵojn por malmultigi dubeblon pri tio, kiel la vortoj funkcias en frazo. Tiu disvolviĝo treege malreguligis tiujn fleksiojn kaj deklinaciojn, kaj proe oni tiujn ne lernas facile. Loĵban uzas la simplan sed flekseblan predikat-rilaton por forviŝi kaj la neregulecon kaj la deklinaciojn.

Tensaj kaj lokalizaj markoj (fleksionoj), adverboj kaj prepozicioj, ĉiuj estas kombinitaj en unu parolelementon. Novaj prepoziciumaj formoj estas konstrueblaj laŭvole per predikatoj; ĉi tiuj formoj permesas al la uzanto larĝigi frazon per alligo kaj interligo de prepozicioj normale ne implicitaj en la signifo de vorto.

Nombroj kaj kvantigantoj estas pli larĝaj konceptoj ol en aliaj lingvoj. "Multaj", "sufiĉa", "troa", "kelkaj", kaj "almenaŭ", estas konceptoj, kiujn oni esprimas kiel nombrojn Loĵban-e. Tial, "ĝi kostas 3950 spesmilojn", kaj "ĝi tro kostas" idente samas gramatike, kaj oni povas diri, ke estas "la sufiĉe-a en starvico" por biletoj ĉe elĉerpota filmo. Kernaj konceptoj de la logiko, la matematiko, kaj la scienco estas enkonstruitaj en la radikaron. Ili plialtigas la diskutadon pri ĉi tiaj temoj, kaj utiliĝas surprize ofte ankaŭ en la ordinara parolado.

La predikat-logiko povas esprimi diversajn aspektojn de la homa penso. Loĵban aldonas ankaŭ nelogikajn konstruojn, kiuj nek difektas nek malklarigas la logikan strukturon, sed allasas komunikojn kiuj ne analizeblas per logiko. Ekzemple, Loĵban havas plenan aron da emociaj indikiloj, kiuj allasas la esprimadon de intenseco kaj rifuzo. Tiuj similas ekkriojn kiaj "ho!" "ha!" kaj "hura!" sed ĉiu havas sian propran, specifan signifon. Simile, Loĵban havas indikojn de la rilato inter la parolanto kaj la parolaĵo -- ĉu temas pri onidiro, senpera observa, logika dedukto, ktp. Tiuj indikoj estas derivitaj el indiĝen-amerikanaj lingvoj.

Loĵban ebligas metalingvistikan (eksterlingvan) diskuton pri la frazoj, kiujn oni diras, tamen ĝi estas unusenca. "ĉi tiu frazo estas malvera", ne estas nepra paradokso Loĵban-e. Loĵban ankaŭ ebligas tenslogikon, kiu allasas precizegon pri spacaj, tempaj, kaj spactemptaj interrilatoj, eĉ tiajn kiajn implicas la tempvojaĝado. Grava parto de la Loĵban-a gramatiko estas planita ebligi unusencan paroladon pri matematikaj esprimoj kaj rilatoj, akorde kun la internacia uzado kaj la jam matematikeca gramatiko Loĵban-a.

La malmultaj Loĵban-aj parolelementoj ŝanĝiĝas reciproke per la uzado de la mallongaj strukturvortoj, cmavo ("ŝmavo"). Oni povas substantivigi aŭ verbigi la nombrojn, aŭ povas inventi novajn nombrojn kaj prepoziciojn. Loĵban forigas multajn limigojn kiuj ĉirkaŭas la homan penson, sed la sintaksa strukturo plu regiĝas strikte.

Loĵban ŝajnas malsimpla. Kiel malfacile oni lernas ĝin?

Loĵban efektive estas multe pli simpla ol la etnaj lingvoj. La gramatiko estas simile kompleksa kiel la nuna generacio de komputilaj lingvoj, kia Ada. Loĵban ŝajnas malsimpla ĉar la specoj de homa penso estas malsimplaj, kaj Loĵban estas planita minimumigi la limigojn de tiuj pensoj. Loĵban ŝajnas pli longa kaj pli malsimpla pro sia nuna manko de idiotismo, sia kompleta malkaŝo de la logika strukturo, kaj plej grave, sia nefamiliareco. Aliflanke, la konversacia parolo verŝajne uzos malpli ol duonon de la eblaj gramatikaj strukturoj, preterlasinte la ceteron por la skribado kaj por aliaj cirkonstancoj, en kiuj oni verŝajne malrapidus formuli prizorgeme precizajn logikajn vortogrupojn.

La prononcaj, ortografiaj, vortformadaj, kaj gramatikaj reguloj de Loĵban estas fiksitaj kaj senesceptaj. La regulesceptoj estas plago en la lernado kaj la senerara parolado de etnaj lingvoj. Sen la ŝarĝo de dubsenceco, la Loĵban-uzantoj povas precizigi kaj specifigi pli facile ol en aliaj lingvoj.

Ĉar la Loĵban-a gramatiko estas simpla, ĝi estas pli facile lernebla ol tiu de aliaj lingvoj. Adekvata vortaro, kun kompleta ensemblo de 1300 radikvortoj, necesigas ĉirkaŭ 8--12 semajnojn da studado, po unu horo tage. La Loĵban-aj kursoj, instruitaj unue en 1989, ekvivalentas unu semestrokurson -- 60 kurs-horoj. Laŭplane, ili ebligas konversacian facilparolecon se oni nur lernas la vortaron, ekzercas sin iom ofte, kaj interrilatas komunike kun aliuloj. Oni jam determinis, ke etnaj lingvoj, kia la angla, necesigas ege pluan tempon por atingi analogan spertnivelon.

La Loĵban-aj instruaĵoj estas planataj tiel, ke oni povu lerni la lingvon sen kursĉambra instruado, kaj eble sen proksima komunumo al la Loĵban-istoj. La komunik-ekzercado kun aliuloj necesas por ke oni atingu facilparolecon, sed oni povas ekuzi la lingvon tuj kiam oni ekkapablas.

Se oni inventis Loĵban-on en 1960, kial ne ekzistas multaj Loĵban-istoj jam nun?

La lingvo unue estis priskribita en la 1950oj. La artikolo "Loglan" en Scientific American, en 1960, estis voko por helpo en la evoluigo de la lingvo. La lingvistiko samtempe revoluciiĝis, kaj rezultis rapide kreskanta sciado pri la naturo de la homa lingvo; tio ŝanĝis la postulojn por la evoluanta Loĵban. La unua disvastiĝinta vortaro kaj lingvo-priskribo aperis en 1975; la nekompleteco de la priskribo, kaj la daŭrigo de la evoluado, malinstingis homojn lerni la lingvon ĝuste kiam komputiloj ekhelpis al Loĵban -- tiuj ebligis rafini la gramatikon, elimini la dubsencecon, kaj pruvi matematike la unusignifecon. Volontuloj faris multon de tiu laboro sen monrekompenco. Tial, jardekoj kaj pluraj varioj de la lingvo forpasis antaŭ ol atingiĝis la nuna varianto, la unua kiu nomiĝas "Lojban" (el la radikoj "logiko-lingvo" en Loĵban).

Ĉi tiu varianto estas la unua kun stabila vortaro, kaj la unua kun stabila kaj komplete priskribita gramatiko; ekzemple, la gramatiko de la matematikaj esprimoj ne estis plene evoluigita ĝis 1990. La fundamenta Loĵban-a radikaro estis "bazliniigita" (stabiligita kontraŭ ŝanĝado) dum la dua duono de 1988, kaj la gramatiko meze de 1990 -- post la unuaj Loĵban-aj kursoj, efektiva uzado de la lingvo, kaj plurfoja atentema analizo. Laŭ ĉio ĉi, Loĵban estas tre nova lingvo.

Por certigi, ke Loĵban restu stabila dum homoj lernas ĝin, la lingvodifino estas kontrolata strikte. Kiam la nombro de Loĵban-istoj estos kreskinta sufiĉe, kaj oni elevoluigos Loĵban-an literaturon, Loĵban estos traktata kiel natura lingvo kaj permesata kreski kaj flori sen limigo, samkiel la nunaj etnaj lingvoj.

Nia poŝtolistoj enhavas 800 da homoj, el kiu ĉirkaŭ 120 nun lernadas la lingvon. Dek-dudek el ili povas Loĵban-e babili, traduki kaj verki, kvankam neniu parolas flue. Iom da ili ofte kunvenas en Vaŝingtono por konversacio kaj jara kongreseto okazas tie je malfrua junio. Tio estas rimarkinda ĉar ne estas iu vortaro kaj la lernlibro ne estas finigita; ni evoluigis metodojn por instrui la lingvon kiu venki ĉi tiun malhelpon.

Kion volas diri tiu "unusignifa"?

Loĵban havas unusignifan prononcadon, morfologion (t.e. vortformadon), kaj gramatikon; komputil-analizo de la formala gramatiko jam pruvis la gramatikan unusignifecon. Tio signifas praktike, ke leganto aŭ aŭdanto de Loĵban-a frazo neniam dubas pri tio, kiajn vortojn ĝi enhavas, aŭ kiel ili rolas en la frazo. Tio validas eĉ se oni ne konas la vortojn, kondiĉe ke oni konas la ortografiajn kaj gramatikajn regulojn.

Loĵban ne havas vortojn, kiuj sonas same sed signifas malsame, kiaj "baro", "io, kio malhelpas", kaj "baro", "mezuro de premo"; kiuj havas plurajn nerilatitajn signifojn, kia "kanono" -- "pafilego", "muzika verko", "regulo", aŭ "eklezia katalogo"; aŭ kiuj malsimilas laŭ la interpunkcio sed ne laŭ la sono, kiaj "ĉi" kaj "ĉi' ". Nenia dubo ekzistas pri tio, kie la vortoj komenciĝas kaj finiĝas; ĉu la vorto "internazia" priskribas ion, kiu rilatas inter nazioj, aŭ ion, kiu rilatas interne de azio? Plej grave, la funkcio de ĉiu vorto estas nepre klara; neniu vorto ekzistas kia "neniu", kiu povas esti la u-modo de ia verbo "*nenii".

Tiu precizeco neniel malliberigas la signifon de Loĵban-a frazo. Oni povas fantazii, ridindigi, mensogi, aŭ miskromprenigi. Vi povas esti preciza, aŭ intence malpreciza. Via aŭdanto eble ne komprenus tion, kion vi intencis, sed vi ĉiam komprenos tion, kion vi diris.

Tio, ke Loĵban estas planita kiel "logika" lingvo, ne signifas ke la Loĵban-istoj devige parolas logike. La strukturo de la Loĵban-a gramatiko ebligas paroli logike, sed ne postulas tion. Loĵban permesas al vi interrilatigi ideojn reciproke kaj unusignife, uzante strukturojn kaj principojn intencitajn por logika analizado. Tial, se vi volas paroli logike, la kapablo ja ekzistas.

Aliflanke, se vi volas esprimi emociojn, novajn kaj kreemajn ideojn, aŭ eĉ sensencaĵon, neniu malfacilo ekzistas Loĵban-e. La logiko enestas la strukturon, sed ne nepre la enhavon, de la lingvo. Rezulte, la logika strukturo, kiu ĉeestas kaŝe en etnaj lingvoj, estas klarigita. Viaj ideoj, ĉu nekonitaj kaj malordinaraj, ĉu banalaj, ĉu logikaj, ĉu mallogikaj, povas esprimiĝi klare. Se ili estas mallogikaj, probable la mallogiko estos pli evidenta. Sed Loĵban, eble pli ol ajna lingvo elpensita, provas forigi la limigojn ĉirkaŭ la homa penso.

Ĉu oni povas skribi poezion en "logika" aŭ "unusignifa" lingvo?

Iom da originala poezio jam estas verkita Loĵban-e, kaj iom da poezio estas tradukita en la lingvon. La potenca strukturo Loĵban-a por vortgrupigo permesas konstrui konceptojn en vortojn facile, eĉ improvize. Loĵban-isto ne bezonas vortarlibron por uzi kaj kompreni la milionojn da vortoj kiujn oni povas estigi Loĵban-e. La manko de kulturaj limigoj faciligas la konsideron de novaj ideoj kaj interrilatoj, pli ol ĉe etnaj lingvoj, kaj instigas kreemon. Loĵban plialtigas la komunikon de abstraktaj konceptoj, ĉar ĝi identigas malimplice ties naturojn. Loĵban tial estas tre potenca lingvo, ne sole por poezio, sed ankaŭ por la diskutado de fakoj abstraktaj, kiaj filozofio, fiziko, metafiziko, kaj religio.

Loĵban havas unusignifan gramatikon, kaj ĝiaj sonoj kaj literumado estas unusignifaj. La lingvo NE estas ĉiurilate unusignifa; la homoj foje deziras allasi dubsencecon en siaj esprimoj. En Loĵban, tiu dubsenceco limiĝas al semantiko, metaforo, kaj intenca ellaso de informoj (elipso).

La semantika dubsenceco rezultas pro tio, ke la vortoj en etnolingvoj reprezentas koncepto-grupojn, ne individuajn signifojn. Tiuj signifoj ofte interrilatas nur malforte; tio foje okazas ankaŭ en Esperanto (komparu la diversajn signifojn de "parko"). Krome, ĉies personaj spertoj donas al la vortoj emociajn kromsignifojn. Ĉar temas pri freŝa, kulture neŭtrala komenco, Loĵban provas minimumigi la transportiĝon de tiuj asociaĵoj dum oni lernas la lingvon. (La plej multaj Loĵban-aj vortoj malmulte similas al vortoj en aliaj lingvoj; tiuj diferencoj helpas, ke okazu tiu freŝa alfronto al komunikado).

La potencaj metaforigaj kaj vortkonstruaj trajtoj de Loĵban faciligas fajnajn distingojn inter konceptoj. Tio malinstigas, ke individuaj vortoj alprenu grupojn da signifoj. La metaforoj de Loĵban (nomataj tanru) estas en si mem dubsencaj. Ili specifigas rilaton inter la konceptoj, sed ne la naturon de la rilato mem. Tiun rilaton oni povas eventuale malimplicigi per unusignifaj logikaj konstruaĵoj, aŭ lasi malpreciza, kiel la parolanto kutime deziras. Simile, partoj de la logika strukturo de Loĵban-a esprimo ellaseblas; tio multe simpligas la esprimon sed kaŭzas kelkan dubsencecon. Male al ĉe la etnaj lingvoj, la leganto aŭ aŭskultanto povas facile trovi tiun dubsencecon. Tial ĉiu dubsenceco en Loĵban limiĝas kaj rekoneblas, kaj eventuale klarigeblas per plua interparolo.

Loĵban-aj poetoj jam eksperimentas per novaj (kaj malnovaj) poeziaj formoj kiuj ŝajnas aparte taŭgaj por la ritmo, sono kaj fluado de la lingvo. Same kiel en Esperanto, la poetoj kontribuas grave al la evoluado de la lingvo. La riĉaj kaj potencaj metaforoj (tanru) de Loĵban jam utiliĝas elvoki vivajn bildojn kaj kortuŝajn emociojn. Ne malhelpate de gramatika ambigueco, kiu povas malevidentigi la celatajn signifojn, Loĵban allasas poezian esprimadon laŭ plena potenco, kiu komunikas kaj konkretaĵojn kaj abstraktaĵojn.

Ĉu eblas ŝerci en unusignifa lingvo?

La plej multaj humuraĵoj baziĝas sur situacio kaj karaktero, kaj tiel amuzas en Loĵban kiel en ĉiu lingvo. Humuro kiu baziĝas sur vortludoj, kompreneble, dependas de la lingvo. Loĵban malhavas homonimojn, do simplaj vortludoj ne ekzistas; tamen tiuj, kiuj baziĝas sur similaj (ne identaj) sonoj ankoraŭ eblas, ĝuste kiel en Esperanto. Loĵban preskaŭ ĉiam estos dua lingvo, do dulingvaj vortludoj abundas, ofte surbaze de la dubsenceco, kiu troviĝas en la aliaj lingvoj. Humuro kiu baziĝas sur interna gramatika dubsenceco estas nepre neebla Loĵban-e, sed humuro baziĝanta sur nelogikaj esprimoj, aŭ logikaj strukturoj kiuj malfacile esprimiĝus en aliaj lingvoj, pli facilas.

Dum la parolantoj plispertiĝos, kaj konversaciaj esprimoj estiĝos, Loĵban evoluigos propran specon de vortludoj. Unikaj formoj de Loĵban-aj vortludoj jam aperis: Tiuj ekspluatas la fakton, ke etaj varioj en la Loĵban-a gramatiko kaŭzas ne-antaŭvideblajn variegojn en la signifo, kaj la kapablon simple esprimi tre konfuzajn konceptojn. Same kiel ĉia vortludo, tiuj perdas sian humuron tradukite en aliajn lingvojn.

Simile al humuro okazas ankaŭ ĉe aforismo: konciza frazo kiu potencas per lakona, eleganta fraz-formado. Loĵban evidente kapablas aforismojn same kiel ĉiu lingvo, kaj eble pli bone ol multaj. Tamen, pro la juneco de la lingvo, tiaj aforismoj ankoraŭ maloftas.

Kio estas la hipotezo de Sapir kaj Whorf?

La hipotezo de Sapir kaj Whorf asertas, ke la strukturo de lingvo limigas la pensadon en tiu lingvo, kaj limigas kaj influas la kulturon kiu ĝin uzas. Alivorte, se iuj konceptoj aŭ strukturaj modeloj malfacile esprimeblas en lingvo, la socio kaj la kulturo uzantaj la lingvon emas tiujn eviti. Individuoj eble superiras tiun baron, sed ne la socio kiel tuto. La hipotezo estas grava kaj kontraŭversa; ĝi uzeblas kiel sociologia argumento pravigi aŭ kontraŭi rasismon kaj seksismon (kaj diversajn aliajn ismojn). Ekzemple, la aserto, ke ĉar en Esperanto oni havas sufikson ("-in") indiki la inan genron, sed malhavas analogan sufikson por la malina, estas io "seksisma" pri Esperanto, antaŭsupozas la pravon de la hipotezo de Sapir kaj Whorf. Kompreno pri la ebleco de Sapir-Whorf-aj influaĵoj eble estigos pli bonan interkulturan komprenadon, kaj helpos la komunikadon kaj la pacon.

Oni scias, ke la ideoj kaj pensoj de homoj iom ŝanĝiĝas, kiam tiuj alprenas fremdlingvon. Oni ne scias, ĉu tiun ŝanĝiĝon kaŭzas la elmetiĝo al diferenca kulturo, aŭ eĉ la eskapo de la propra kulturo. Oni ankaŭ ne scias kiom (se eĉ iom ajn) la ŝanĝiĝon kaŭzas la naturo de la lingvo mem, kaj ne la kulturaj asociaĵoj.

La hipotezo de Sapir kaj Whorf gravis en la lingvistiko dum la kvindekaj jaroj, sed la interesiĝo malpliiĝis, parte ĉar ĝia ĝusta testado estis tre malfacila. Loĵban estas nova aliro al tia testado. Evidente se kulture-sendependa lingvo instrueblas al grupoj da homoj, la efikoj de la lingvo pli facile distingeblos disde la efikoj de kulturo.

La unikaj trajtoj de Loĵban forigas la limojn je la lingvo pri logiko, dubsenceco, kaj esprimpovo; ili pensebligas temojn malfacile alireblajn de homa lingvaĵo ĝis nun. Dume, la formala rigideco de la lingvodifino permesas, ke la parolantoj zorge kontrolu sian esprimadon (kaj eble proe sian pensmanierojn). Tio allasas kelkan antaŭdiran povon, kiun oni povos uzi por planado kaj preparado de efektivaj Sapir-Whorf-aj eksperimentoj.

Antaŭkondiĉo de Sapir-Whorf-a eksperimento estas internacia parolantaro de Loĵban. Necesas, ke ni povu instrui Loĵban-on al homoj kiuj scipovas nur sian gepatran lingvon, kaj necesas ke ni sciu antaŭe, kiajn malfacilojn trovos homoj de diversaj lingvoj kaj kulturoj, dum ili lernas Loĵban-on. Tial la Loĵban-a komunumo aktive propagandas inter parolantoj de lingvoj krom la angla.

Ne necesas, ke Loĵban pruvu aŭ malpruvu la hipotezon de Sapir kaj Whorf, por ke ĝi sukcesu. Sed se troviĝos faktoj kiuj subtenas la Sapir-Whorf-an efikon, Loĵban povos ludi tre gravan rolon en analiza kaj kreema pensado.

Per kio alia povas Loĵban helpi al sciencistoj kiuj studas la lingvojn?

Artefarita lingvo estas simpla modelo de "natura" lingvo. Ĝi uziĝas komunike kiel la naturaj lingvoj; ĝi estas pli simpla, pli regula, kaj relative neinfluita de la efikoj de kulturo. Kontraste al la plej multaj etnolingvoj, artefarita lingvo ne evoluas per naturaj procezoj de interna ŝanĝiĝado aŭ kontakto kun aliaj lingvoj (Aŭ almenaŭ, ne nepre la samaj: vidu Interlingvistiko kaj Esperantologio de W. Manders). Krome, pro tio, ke pluraj detaloj de artefarita lingvo difiniĝas antaŭe, oni konas la internan strukturon de la lingvo multe pli bone ol tiun de etnolingvo.

Tia antaŭdifino (lingva preskribo) igas artefaritan lingvon unikan ilon por la studado de la naturo de la lingvo. Dum oni lernas la lingvon, la maniero per kiu oni alprenas komprenon pri tiu preskribo povas diri al sciencistoj, kiom "naturaj" estas la preskribitaj formoj. Oni povas kompari la efektivan praktikadon de la lingvo kontraŭ la preskribo; tio provizas kvantajn datenojn pri specifaj modeloj de uzado. Dum la lingvo evoluas for de ĝia komenca stato, ĝi eble ekdevios de la komenca preskribo. Tiaj devioj pli bone informos al la fakuloj pri la trajtoj de "natura" lingvo. La procezo de lingvoŝanĝiĝado mem esploreblos laŭ maniero ne antaŭe ebla. Fine, la ekzisto de relative kompleta lingvopreskribo je la naskiĝo de la lingvo kaŭzas, ke priskribo de la efektiva uzado depost tiu komenca stato estas pli simple kreebla, ĝisdatigebla, kaj studebla.

Loĵban estas sendube la plej zorgeme planita kaj difinita artefarita lingvo iam ajn kreita. Ĉiujn aspektojn de ĝia planado ellaboris pluraj homoj kun spertoj en diversaj fakoj, inkluzive de lingvistiko. La lingvopreskribo estas simile la plej kompleta de iu ajn lingvo. Tial ĝi estas unika bazo por la studado de lingvouzado kaj lingvoevoluado.

Nova lingvo kia Loĵban, kiu ne havas denaskajn parolantojn, estas nomata "piĝino". Dum la lingvo evoluas, denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj ĝin lernas, kaj alportas en sian Loĵban-an lingvaĵon la perspektivon kaj modelojn de siaj gepatraj lingvoj. Tiu interagado, nomata "kreoliĝo", efikas pri ĉiuj lingvoj, kaj eble estas la ĉefa kaŭzo de lingvoevoluo. Ĉar Loĵban-on lernas parolantoj de diversaj lingvoj, tiu procezo studeblas senpere laŭ maniero neniam antaŭe ebla; la lingvopreskribo utilos tiam kiel normo, laŭ kiu la devioj laŭ la origino de la parolanto kaj la evoluo de uzado mezureblas kaj priskribeblas detale.

Artefarita lingvo kia Loĵban havas nek "denaskulan akĉenton" nek kulturbazon. Ĉar ĝi estas multe pli simpla kaj laŭregula ol etnolingvo, plenaĝa parolanto fariĝas facilparola en ĝi multe pli ol kutime ĉe etnolingvoj, kaj multe pli rapide. Loĵban tial ebligas relative mallongtempajn studojn pri lingvoalprenado kaj lingvoevoluado. Procezoj kiuj daŭras dum generacioj en etnolingvoj observeblas dum kelkaj jaroj ĉe Loĵban-lingvanoj.

Oni ne pretendas, ke la studado de Loĵban malkaŝos ĉion pri la lingvo. Loĵban, almenaŭ dum kelkaj jardekoj, estos nur modelo de lingvo, kies "natureco" pridubeblos. Sed ĉar Loĵban kontentigas la komunikajn kaj esprimajn funkciajn de homlingvo, ĉiu teorio pri la naturo de homlingvoj devas validi por Loĵban. Simile, teorioj pri la naturo de lingvo testeblas kaj rafineblas ĉe tiu pli simpla modelo de lingvo, antaŭ ol oni ekfrontos la multe pli malfacilan kaj temporaban testadon kaj analizadon endan je etnolingva priserĉado.

Ĉar Loĵban estas relative senkultura, kaj ĉar sia preskribita strukturo konformas al la predikat-logiko, Loĵban estas ideala medio por la analizado kaj priskribado de aliaj lingvoj. Aktuale, oni devas kompari trajtojn de unu lingvo kontraŭ tiuj de alia etnolingvo, kutime en la fakliteraturo per glosita enangligo. Loĵban estas sufiĉe simpla kaj regula por ke ĝi uziĝu kiel "metalingvo", lingvo priskribanta aliajn lingvojn. Ĝiaj strukturoj allasas pli klaran reprezenton de la modeloj de la priskribata lingvo, sen ke interferu la konkuraj modelo de lingvo kia la angla.

Fine, la predikata gramatiko de Loĵban ĝin taŭgigas por daŭra perkomputila priserĉado pri naturaj lingvoj. Loĵban uzeblas por vorta kaj gramatika analizo, kiel interna medio de datenkonservado, aŭ kiel interlingvo por maŝintradukado. Ĉar ĝi havas kaj logikajn kaj naturlingvajn strukturojn, Loĵban kombinas la avantaĝojn de ambaŭ ĉefaj strukturaj aliroj al perkomputila lingvoprilaborado.

La provo elpensi lingvon povas instrui al ni aferojn pri la lingvo, probable ne lerneblajn alimaniere. Eĉ se Loĵban malsukcesos kiel lingvo, ni ion lernos. Tamen se ĝi sukcesos, ĝi havas senliman potencialon kiel bazo por testado de ideoj pri la lingvo, ties strukturo kaj ties uzado. La invento de Loĵban estas la invento de la scienco de eksperimenta lingvistiko.

Esperanto kaj Loĵban

Kompreneble, por Esperantistoj multaj ĉi-supraj punktoj estas nenio nova; ni detale konas la aplikeblecojn de planlingvoj, ĉar ni parolas la plej sukcesan el la planlingvoj. Ĉu tio signifas ke Loĵban provas konkuri kontraŭ Esperanto, aŭ ke la delonga ekzisto kaj enradikiĝinteco de Esperanto senvalidigas la celojn de Loĵban?

Unue, oni devas memori, ke ĉefa celo de Loĵban ne estas, ke ĝi fariĝu internacia lingvo, kaj tiamaniere konkuru je la merkato, kiun Esperanto nun preskaŭ akaparas. Oni ĝin planis kiel lingvistikan ilon, kiu helpu ke oni studu kaj komprenu la lingvojn. La lingvistikaj kaj komputilaj aplikaĵoj de Loĵban ĝin unikigas inter la proponitaj planlinvgoj laŭ tio, ke Loĵban povas sukcesi laŭ siaj celoj, sen ke ĝi tuj akceptiĝu kaj alpreniĝu de la tutmondo, kaj ke ĝi povas interesi eĉ al tiuj, kiuj skeptikemas aŭ malamikemas al la internacilingva movado.

Rilate al la deklaritaj celoj de Loĵban, Esperanto ne taŭgis. Ĝi estas jam pli multe progresinta kaj evoluinta, ol ke eblus la tipoj de eksperimentado, kiajn la Loĵban-istoj projektas. Ankaŭ la eŭropa tendenco de Esperanto (la grado de tiu tendenco estas ofte polemikata afero en Esperantujo; ni simple diru, ke ĝi estas nemalgrava) nevalidigas Esperanton por tiaj taskoj.

Loĵban ne konkuras kontraŭ Esperanto, ĉar la potenciala sukceso de Loĵban ne dependas de ĝia tuja praktika uziĝo kiel internacia lingvo. La subtenantoj de Loĵban rekonas, ke necesos jardekoj antaŭ ol Loĵban ekakiros la nombron kaj diversecon de parolantoj, kaj longan historion de uzado, kompareblajn al tiuj de Esperanto. Intertempe, ambaŭ lingvokomunumoj povas multe lerni, unu de la alia; tio jam nun okazas.

Loĵban jam altiras la atenton de Esperantistoj, kiuj deziras novan perspektivon pri la propra lingvo, sen ke ilin minacu rekta konkurado, kiel okazus ĉe Ido aŭ Interlingua. Estas pluraj rilatoj, per kiuj komparo inter Loĵban kaj Esperanto riĉigos kaj la disvolviĝon de Loĵban (kiu povas multe lerni de la longjara disvolviĝo de Esperantaj vortaro kaj esprimoj, kaj la provoj en Esperanto atingi kulturan neŭtralecon per elimino de idiotismoj -- ni agnosku, ke tiu provo ne ĉiam estas sukcesa; nia lingvo influiĝas de tro multaj faktoroj. Tio pruvas ĝian vivantecon) kaj Esperantologion, ĉar temas pri lingvo kun trajtoj tute diferencaj de kaj Esperanto kaj la diversaj novlatinaj projektoj iam disvastiĝintaj, sed uzata en similaj cirkonstancoj. Tio ebligas tre interesajn komparojn. Ekzemple, Loĵban estas lingvo kiu allasas vortkombinadon, kaj ĝin eĉ neprigas pro la malgrandeco de la vortaro, sed estas pli izoliva ol aglutina. Tio, krom la eventuale malsamaj sintenoj pri vortfarado, alportos interesajn kontrastojn, kiuj eble helpos al Esperantologoj kompreni sian vortfaradon ekster la klasika tradicio de la studo. Simile pri neologismemo, lingva stabileco, la tendenco uzi trajtojn iel "idiotismajn" en la lingvo, kaj eĉ pri kompara planlingva sociologio, konsidere ke la Loĵban-a lingvokomunumo aktuale grave diferencas de la Esperanta, kaj ke Loĵban evoluas en medio kontrasta al tiu, en kiu evoluis Esperanto kaj la aliaj plej sukcesintaj planlingvaj projektoj.

Estas nenia neceso, ke la du lingvokomunumoj rigardu unu al alian suspekteme aŭ malamikeme; cetere la esperantistoj aktuale konsistigas la plej grandan "minoritatan" lingvokomunumon interne de le jbonai ("le ĴBONaj" -- Loĵban-ujo) -- ĉirkaŭ 25% el la nunaj Loĵban-istoj scipovas Esperanton, almenaŭ iomete. Ni esperas, ke fruktodona kunlaboro kaj kunekzisto rezultos, kiu donu modelon de interlingvo-movada konduto diferencan je la ĝisnunaj akraj kaj amaraj bataloj. Post unu jarcento da sukcesa uzado, la Esperanta movado rajtas sin senti sekure.

Kial lerni Loĵban-on nun?

Pro diversaj kialoj. Oni aktive konsiliĝas de tiuj, kiuj jam laboras pri la lingvo, pri tio, kiel instrui kaj disvastigi la lingvon. Post kelkaj semajnoj da lernado de la lingvo per la materialoj jam verkitaj, kaj kun kelke de la vortaro, vi povos kunlabori kun la jam komencintoj. Vi estos grava parto de tiu malgranda sed rapide kreskanta komunumo. Persone helpos al vi pri eventualaj problemoj, kiujn vi spertas en la lingvo, tiuj kiuj estras la movadon. Se vi havas ambicion kaj dediĉiĝas al la lingvo, estas bonvene ke vi aniĝu al la estraro.

La komputilemuloj lernintaj la lingvon estos la unuaj kiuj preparos gravajn perkomputilajn aplikaĵojn por la lingvo. Sendube, sperto pri la lingvo valoros kiam Loĵban agnoskiĝos kiel utila ilo de la komputila industrio. Dume, komputilemaj Loĵban-istoj povas ankaŭ helpi al la preparado de perkomputilaj instruiloj aŭ al la konvertado de jama softvaro por aliaj komputilsistemoj.

Ankaŭ nekomputilemuloj trovos Loĵban-on valora lingvo. Eble vi interesiĝas pri la hipotezo de Sapir kaj Whorf, kaj pri la sciencaj testoj planotaj kaj efektivigotaj, aŭ pri aliaj prilingvaj priserĉaĵoj. Eble interesas al vi la aplikeblo de Loĵban kiel interlingvo, kaj kiel tio kontrastos al la spertoj de Esperanto.

Sed ne necesas, ke vi lernu Loĵban-on por praktika celo. Pluraj (eble eĉ la plej multaj) lernantoj de Loĵban ĝin lernas por distriĝo. Lerni Loĵban-on estas intelekte stimule, kontaktigas kun multaj homoj, kaj laborigas la menson. Loĵban havas la avantaĝojn de distroludoj, kaj tiu distro eventuale ankaŭ klerigas.

Kiel mi lernu Loĵban-on?

Se vi ricevis ĉi-tiun broŝuron poŝte, vi probable ankaŭ ricevis resumon de la lingva planiĝo kaj strukturo, kaj eble aliajn materialojn, ekzemple enkondukan kurson. Se vi akiris ĉi tiun broŝuron per komputila sendado, tiuj pluaj materialoj probable haveblas ĉe la sama fonto. Se vi ne ricevis tiujn materialojn, skribu al la Logiklingva Grupo (Korp.) ĉe la adreso ĉi-sube, kaj ni bonvole provizos ilin. Ni petas monodonacon de US$5 pagi la kostojn de tiuj materialoj (menciataj ĉe la registriĝilo kiel "Materialaro 0").

(Ni petas ke la perkomputilaj ricevantoj de niaj materialoj registru siajn interesiĝon ĉe ni per normala aŭ perkomputila poŝto, kaj ke ili konsideru mondonacon al la Logiklingva Grupo, por helpi pagi niajn daŭrajn kostojn en la subtenado de la Loĵban-a komunumo. Ni nun elspezas meze US$20 ĉiujare por ĉiu konata membro de la komunumo, el kiu kelkaj ne povas pagi pro financaj aŭ fremd-devizaj problemoj; ĉia donaco helpos.)

Notu bone: ĉiuj el niaj materialoj, krom ĉi-tiu broŝuro, haveblas nur angle. Ĉar la plejparto de la materialoj estas malnetoj, ni ne ankoraŭ tradukis ilin. Se vi aliĝos, eble vi helpos nin fari la tradukojn kaj varbi aliajn Esperantistojn.

Kiam vi jam legis tiujn enkondukajn materialojn, estas pluraj vojoj, kiujn vi povas sekvi. Via elekto dependos de via tempo, loko, kaj aliaj cirkonstancoj, kaj de viaj celoj por la uzado de la lingvo.

Plejparte, lernantoj de la lingvo laboras dum iom da tempo sole, antaŭ ol labori kun aliaj. Ni rekomendas ke vi trovu almenaŭ unu alian homon kun kiu interrilati kaj studadi, aŭ vizaĝ-al-vizaĝe aŭ poŝte. La Logiklingva Grupo tenas listojn de Loĵban-aj lernantoj de diversaj niveloj de sperteco kaj agemo. Krome, estas almenaŭ unu aktiva komputil-poŝta listo, alirebla de Internet, Usenet, CompuServe, kaj eble ankaŭ de FIDOnet. Informoj troviĝas ĉi-sube.

Preskaŭ ĉiu uzo de Loĵban, kiun vi volas fari, necesigas iom da sperto en la baza vortaro. Vi povas lerni sufiĉan Loĵban-an gramatikon apogi konversaciadon dum nur kelkaj horoj, sed vi bezonos vortaron antaŭ ol uzi la gramatikon.

Vi povas lerni la Loĵban-an vortaron per "lernokartoj"; la Logiklingva Grupo disvastigas kartaron, kaj ni evoluigis lernokartajn metodojn kiuj treege helpos al vi lerni la vortaron. La lernokartan metodon ni aŭtomatigis en perkomputila instrua programo, kiun ni vendas sub la nomo "LogFlash". Versioj por MS-DOS kaj Macintosh nun haveblas.

(Aliaj komputil-helpataj instruantaj programoj haveblas aŭ evoluas, kaj analizilo kaj korektilo por Loĵban-a gramatiko espereble haveblos baldaŭ en 1992 por pluraj komputil-sistemoj. Almenaŭ unu interaga ludoprogramo uzanta Loĵban-ajn tekston kaj ordonojn estas evoluigata en 1992.)

Vi povas lerni la Loĵban-an gramatikon per pluraj metodoj, inkluzive de studado de ekzemploj en la trimonata gazeto ju'i lobypli aŭ per legado kaj analizado de la formalgramatika priskribo (verkita por la komputila lingvilo "YACC" -- tiu metodo plej taŭgas por tiuj, kiuj jam studis komputilajn lingvojn per similaj priskriboj). Pli simpla versio de tiu formalgramatiko en E-BNF sistemo troviĝas en "Materialaro 1", kaj la kompleta formgramatiko troviĝas en "Materialaro 2"; ambaŭ haveblas de la Logiklingva Grupo.

Lecion-materialojn la Logiklingva Grupo disvastigas kiel "Materialaro 3". Tiuj estas la plej bonaj materialoj por individua studado. La materialoj inkludas 6 lecionojn (je 283 paĝoj), pluan ekster-lecionan priskribon pri la "neada" gramatiko de Loĵban, skizon de aferoj ne kovritaj en la lecionoj, kaj rekomendatan ordon de studado por Materialaroj 1 kaj 2.

Loĵban-ajn kursojn oni instruis intermite ekde frue en 1989. Loĵban-a kurslibro estas verkata laŭ tiuj unuaj lernadaj provoj. La libron oni planas uzebli por individua studado, kursĉambra instruado, aŭ grupa studado. La Logiklingva Grupo vin sciigos pri ĉiuj planataj studogrupaj agadoj en via regiono, kaj anoncos la kompletiĝon de la libro. Formala Loĵban-a vortarlibro finfine anstataŭos la plejparton de la vortlistoj kaj linvgo-priskribaj materialoj en Materialaroj 1 kaj 2, probable unu jaron post la kompletigo de la kurslibro, sed nun tiuj materialoj ekvivalentas al baza vortarlibro. Proksimume 6 monatojn post la eldonado de la vortarlibro, la Loĵban-a lingvodifino fariĝos bazliniigita (stabiligita) dum 5 jaroj, kaj depost tiam, Loĵban-on regados nur la parolantoj de la lingvo.

Inter la aliaj materialoj, kiuj eble haveblos, estas lingvo-magnetobendoj kaj -televidbendoj. Aktuale, lingvobendo kunordigita kun la lecionoj haveblas. Niaj nunaj materialoj troviĝas en la mendilo.

Kompreneble, la sola maniero vere lerni lingvon estas UZI ĝin. La Logiklingva Grupo vin helpos trovi aliajn Loĵban-lernantojn je ekvivalenta spertonivelo kaj interesiĝoj, aŭ en via regiono, aŭ atingeblajn per normala aŭ komputila poŝto. La trimonata gazeto ju'i lobypli ordinare enhavas iom da Loĵban-a teksto, kun detala traduko kaj sen ĝi, krom diskutojn pri lingvaj punktoj far membroj de la Loĵban-a komunumo. Kompreneble, la plej bona maniero uzi la lingvon estas varbi amikojn kaj konatojn studi la lingvon kun vi. Eĉ se ili ne interesiĝas pri la samaj celoj, kiujn interesas vin, la "ŝatokupa" aspekto de la lingvo donos interesan amuzon por ĉiuj.

Kio estas la Logiklingva Grupo?

La Logiklingva Grupo (Korp.) estas neprofitema organizaĵo, kaj enkorpiĝo de la Loglan-a/Loĵban-a komunumo. Ĝi fondiĝis kompletigi la disvolvigon de la lingvo, prepari kaj eldoni instruomaterialojn, organizi kaj instrui la komunumon, kuraĝigi aplikaĵojn de Loĵban, kaj ekigi kaj estri priserĉojn en lingvistiko, lingvoedukado, kaj aliaj fakoj rilataj al Loĵban. Simple dirite, nia celo estas servi al vi pri ĉio Loĵban-a. La Logiklingva Grupo ne asociiĝas kun la Loglan-a Instituto (Korp.), la organizaĵo fondita de James Cooke Brown.

Oni nomas la Logiklingvan Grupon ankaŭ la lojbangirz. (la loĵBANgirz), kiu estas ĝia nomo en Loĵban. Ĝi fondiĝis neformale en 1987, kaj korporaciiĝis en 1988. La usona imposta departmento aprobis nian rangon kiel neprofitema eduka/scienca fondaĵo en 1989. Tio igas la monodonacojn al la organizaĵo subtraheblaj de la impostokalkulado laŭ la usona impostoleĝo.

Oni evoluigis Loglan-on/Loĵban-on preskaŭ entute per volontula laboro kaj per malgrandaj monodonacoj. Loĵban altiras homojn, kiuj volas oferi multan tempon kaj penon por ke realiĝu ilia afero. Proe nia sola enspezo estas mono el vendoj de niaj eldonaĵoj, kaj monodonacoj de interesiĝantaj subtenantoj.

La Logiklingva Grupo eldonas kaj vendas laŭ kredita sistemo. Ni dissendas materialojn kaj petas, ke la ricevantoj kontribue pagu por la kosto de tiuj materialoj. Ĉiuj lingvodifinaj informaĵoj estas libere publike uzeblaj, kaj la plej multaj Logiklingvagrupaj eldonaĵoj dissendiĝas sen postulo pri pago por kopiado kaj redissendado. Haveblas por-komputilaj versioj de pluraj el niaj eldonaĵoj. Ni petas, ke tiuj, kiuj ricevas niajn materialojn per iu ajn el ĉi tiuj alternativaj manieroj, registru ĉe ni sian interesiĝon pri Loĵban, por ke ni pli bone servu al la komunumo, kaj ke ili donacu libere por ke ni plu povu servi al vi.

Ni petas, ke vi havu pozitivan konton kiu sufiĉu ĝis jaro aŭ pli da atenditaj elspezoj por mendoj, kiajn indikas niaj registriĝilo kaj mendilo. Tiu konta mono konsistigas nian fonduson por tag-al-taga funkciado. Ni repagos al vi pozitivajn kontajn kontribuaĵojn ene de ses semajnoj depost eventuala peto. Se vi transloĝiĝas sen informi al ni, kaj ni proe ne povas kontakti vin, ni restigos vian pozitivan konton dum jaro antaŭ ol ĝin trakti kiel donacon.

La plej multaj materialoj, kiujn ni vendas, necesigas aŭ antaŭan pagon, aŭ neformalan deklaron de intenco pagi, aŭ deklaron ke vi ne havas sufiĉan monon pagi por la materialoj (tiukaze ni donas la materialojn laŭ nia juĝo). Ni provas flekseblece subteni Loĵban-istojn kun financaj limaĵoj, kaj akceptas prudentajn ofertojn de malpliigita aŭ prokrastita pago laŭ nia financa kondiĉo kaj via grado de dediĉiĝo al tio, ke vi aktive kontaktu kaj agemu en la komunumo per ni. Evidente la nivelo de via antaŭa kaj nuna aktivado, kaj dediĉiĝo al lernado de la lingvo aŭ volontula laboro por la lojbangirz. faktoros en nia decido.

la lojbangirz. havas specialan interesiĝon pri la subteno de eksterusonaj Loĵban-istoj, ĉar tiom el la lingvoceloj dependas de la fariĝo de internacia komunumo da parolantoj, kaj ĉar ni agnoskas la transpagajn problemojn inter la diversaj landoj. Ni akceptas bankoĉekojn en plej multaj valutoj, kaj internacian pagon per Master Card kaj Visa. Ni ankaŭ kuraĝigas, ke grupoj formiĝu kaj ricevu unuopajn ekzemplerojn de la materialoj, kaj tiujn kopiu aŭ pruntigu inter si, por ke niaj popersonaj kostoj restu malaltaj. Ni postulas malpli altan nivelon de kontaktado kaj kontribuado de eksterusonaj Loĵban-istoj, kiam ni decidas, ĉu sendi materialojn malpli- aŭ sen-page.

Ni petas ke ĉiu ricevanto de niaj materialoj volonte kontribuu laŭpove, kaj restigu sufiĉan monon en sia konto porpagi kontraŭ niaj proponitaj prezoj. Tiuj subtrahiĝos de la konto aŭtomate kiam ni sendos al vi materialojn. Ni informos al vi per monpeto kiam via konto negativiĝos. Ni retenas rajton rifuzi mendojn kiam via konto ne elpagiĝis, tamen faros ĉian provon subteni tiujn, kiuj subtenas al Loĵban per sia tempo, dediĉiĝo, kaj mono.

Ne estas leĝa devo pagi por materialoj senditaj al vi nepetite, sed tiajn materialojn ni pagendigas per via konto manke de alia interkonsento, kaj tiun konton modifos laŭkonsente. Se ni akceptas de vi oferton de malpliigita pago, ni pagendigos al vi tiun sumon per la konto.

Ni petas, ke ĉiuj ricevantoj de niaj materialoj nin helpu finance laŭpove. La Logiklingva Grupo bezonas viajn donacojn subteni la projekton Loglan/Lojban. Laŭhistorie, la artefaritaj lingvoj ne estas finance enspezegigaj, kaj estas malfacile por ni ricevi helpon de ekstere. Estas malpermesate al la Logiklingva Grupo (Korp.) laŭ ĝia regularo, ke ĝi uzu pli ol 10% el ĝiaj elspezoj por administraj celoj, krom je speciala konsento de donacanto kiu porpagos tiajn pluajn kostojn tute.

Kiel servas la Logiklingva Grupo al la komunumo?

Ni provas ĝisdate informi la komunumon. Ne ĉiu havas tempon partopreni ĉiujn niajn aktivaĵojn. Trimonata gazeto, le lojbo karni ("le LOĴbo KARni"), sendiĝas al ĉiu komunumano. Ankaŭ pli longa gazeto, ju'i lobypli, publikiĝas trimonate. Ĝi enhavas diskutojn pri trajtoj de la lingvo, debatojn pri priserĉaj temoj kaj aplikaĵoj, leteroj de komunumanoj kun respondoj, kaj kreskantan nombron de Loĵban-aj verkaĵoj kaj tradukaĵoj.

Niaj eldonaĵoj malhavas reklamojn (krom niaj propraj mendoinformaĵoj, kaj fojaj mencioj de individuoj kaj organizaĵoj kiuj kontribuis apartan servon al nia afero), kaj ni ne disvendas nian poŝtoliston. Niaj eldonaĵoj dissendiĝas kiel eble plej malmultekoste, por ke ni kuraĝigu, ke partoprenu novuloj. Por ke ni atingu maskimumon da engaĝiĝintoj, ni firme intencas distribui kiel eble plej multe el nia materialaro per la sistemo "dividvara" de komputila softvaro (dissendo senpage kaj kun rajto kopii), kaj sekvas similan politikon por niaj presitaj eldonaĵoj. Laŭ tiu politiko, ni retenas nian kopirajton, sed permesas ke vi, kun relative malmulta limigo, kopiu niajn materialojn por viaj amikoj, kondiĉe ke vi ne postulu pagon por la kopioj. Ni petas ankaŭ, ke ricevintoj de kopioj registriĝu ĉe ni, por ke ni sciu, kiu posedas niajn materialojn. Tia registriĝo ne neprigas monan kontribuon.

Kelkaj materialoj eldonitaj de ni enhavas informojn kiujn ni metas en la publikan terenon. Ĉiuj lingvodifinaj informaĵoj konsideriĝas publikaj.

Vi povas partopreni en la Loĵban-a komunumo je diversaj aktiveco-niveloj, kiujn ni listigas per la deŝirebla registriĝilo kun ĉi tiu broŝuro. La kostoj por kontribuantoj varias ekde 5 aŭ 10 usonaj dolaroj jare por abono nur al le lojbo karni, ĝis pli grandaj sumoj por aktivaj lernantoj de la lingvo. Ni aŭtomate elsendas al vi materialojn laŭ via indikita aktiveco-nivelo; tio minimumigas la prilaboradon de individuaj mendoj kaj simpligas nian kontadon, kio malpliigas niajn elspezojn.

Se vi provas lerni la lingvon, ni disponigas tiom da helpo kiom ni povas. Ni kontaktigos vin kun Loĵban-istoj kiuj eble interesiĝos pri komunikado aŭ kunstudado kun vi per la lingvo. Vi povas ankaŭ sendi al ni viajn verkaĵojn por korekto kaj recenzo, aŭ por perita interŝanĝo kun aliuloj. Gramatike ĝustajn verkaĵojn ni elektas por preso en niaj eldonaĵoj. Ni provas apogi priserĉadon kaj socian interagadon inter la lernantoj aŭ lernintoj de la lingvo. Ni helpas al tiaj homoj pri organizado, kunvokado kaj instruado de formalaj klasoj kaj studrondoj, kaj porpagos asociiĝintajn grupojn loke kiam neprofitema sponsorado alportas utilon. Ni ankaŭ okazigas ĉiujare (malfrue en junio) feston pri la lingvo kaj la komunumo, nomitan LogFest, lige kun nia ĉiujara aferkunveno en la regiono de Vaŝingtono, Distrikto de Kolumbio. Ni krome atendas, ke ni apogos aliajn lokajn kunvenojn kaj kongresojn dum la komunumo plu kreskos.

Ni serĉas manierojn engaĝiĝi en pli grandaj esploraj projektoj kaj aktive labori pri aplikaĵoj de la lingvo. Ni tial serĉas kontraktojn kaj oficialajn donacojn, krom financan kaj teknikan helpon de individuoj, kompanioj kaj universitatoj. Temas pri afero relative malgrava nunmomente, sed oni atendas, ke pligraviĝos post kiam kompletiĝos la instruaj materialoj kaj kompletiĝos la stabiligo de la lingvo. Ideojn kaj informojn pri tiu temo ni bonvenigas.

Kompreneble, ni ankaŭ provas propagandi la lingvon. Niaj reprezentantoj ĉeestas kunvenojn kaj faras paroladojn pri la lingvo. Ni dissendas ĉi tiujn broŝurojn. Per niaj penoj, kaj per via helpo, la anaro de Loĵban rapide kreskas.

Kion mi povas fari nun?

Vi povas engaĝiĝi en la projekto de Loĵban diversmaniere, depende de viaj interesiĝo kaj fono, kaj de via disponebla tempo:

  • vi povas partopreni la kompletigon de la disvolvigo de la lingvo.
  • vi povas elpensi aplikaĵojn por Loĵban pri komputiloj, edukado, lingvistiko kaj aliaj fakoj.
  • vi povas helpi pri la organizado de Loĵban-istoj en via regiono, kaj varbi novajn Loĵban-istojn.
  • vi povas helpi instrui la lingvon al komencantoj (eĉ dum vi mem plu lernas).
  • vi povas helpi la disvastigon de Loĵban en diversajn kulturojn per traduko de materialoj alilingven kaj per kontaktado, varbado kaj kunlaborado kun alilandaj Loĵban-istoj. (La internacia disvastiĝo estas esenca certigi, ke Loĵban restu kulture neŭtrala).
  • vi povas kontribui finance por subteni nian organizaĵon, ĝiajn aktivaĵojn, kaj ĝiajn eldonaĵojn.
  • vi povas uzi Loĵban-on en verkado, tradukado, kaj konversado kun aliaj Loĵban-istoj.

Pluraj el tiuj aktivaĵoj necesigas, ke vi jam antaŭe lernu la lingvon. Tamen eĉ tiuj, kiuj ne disponas je la tempo lerni la lingvon ĝuste nun, aŭ kiuj loĝas disde aliaj Loĵban-istoj, povas helpi pri varbado kaj kontribuado de ideoj al la afero.

Helpi la propagandadon de la lingvo, kompreneble, ne okupigas multan tempon, nek eĉ necesigas, ke vi scipovu la lingvon. Parolu al la amikoj, la parencoj, la kolegoj kaj la klubanoj. Ni volonte provizos kopiojn de ĉi tiu broŝuro laŭpete. Loĵban emas propagandi sin mem; la priinformiĝintoj plej ofte interesiĝas pri ĝi almenaŭ kelkagrade.

Se vi respondos, ni sendos al vi materialojn taŭgajn por via dezirita aktiveco-nivelo, nepre inkluzive de ensemblo da enkondukaj materialoj (kiujn vi eble ricevis kun ĉi tiu broŝuro), kaj la plej lastan numeron de le lojbo karni, kiu vin ĝisdatigos pri la okazaĵoj en la komunumo. Se vi indikas al ni pli altan nivelon, vi ricevos pli detalajn materialojn, inkluzive de instruaj materialoj. Vi povas ankaŭ mendi niajn por-komputilajn varojn, fakajn tekstojn, malnovajn numerojn de la gazetoj, kaj diversajn specialaĵojn. Vidu ĉe nia mendilo por detaloj.

Restu en kontakto kun ni. Ni volas scii viajn ideojn kaj opiniojn pri la lingvo, pri niaj diversaj aktivaĵoj, kaj pri niaj varoj. Ni bonvenigas nefermitan debaton pri la lingvoplaniĝo, kaj ofte presas kaj disponigis verkaĵojn kiuj kritikas diversajn aspektojn de nia afero, kiam ili havas sufiĉe ĝeneralan intereson. La nefermita debato helpas la komprenon kaj plibonigas la kvaliton de la lingvo kaj de la maniero, per kiu ni ĝin prezentas al la mondo. Ni preferas, ke ni aŭdu kritikojn nun, en nia amikema komunumo, kaj aŭ korekti niajn problemojn aŭ doni adekvatan respondon, ol fari tiel pli malfrue, kiam tiajn temojn pridemandos eksteruloj.

Mallongdire, Loĵban estas produkto de la TUTA komunumo, inkluzive de VI -- se vi elektos aliĝi.

Kompreneble, eklerninte la lingvon,

Uzu Loĵban-on.

Loĵban ne vere atingos la rangon de lingvo ĝis la homoj ĝin uzos vaste. Necesas al ni kreemuloj kiuj verku Loĵban-an prozon, poezion, kaj dialogojn. Necesas tradukoj el fikcio, religiaj kaj filizofiaj verkaĵoj, kaj muziko. Nur tiel Loĵban pruviĝos praktika, kaj akiros la respektatecon kiun ĝi bezonas, por ke ĝi sukcesu.

Kiun mi kontaktu?

Leteru aŭ telefonu al:

Limaka Adreso:

                  Bob LeChevalier
          The Logical Language Group, Inc.
                  2904 Beau Lane
                 Fairfax, VA 22031
                       USA

Reta Adreso: [email protected]

Telefono: +1 (703) 385-0273

En Esperanto vi povas kontakti Niĉjo Nicholas ĉe [email protected] aŭ eble Mark Shoulson ĉe [email protected] .

La ĉefa TTT-paĝo estas trovita ĉe http://xiron.pc.helsinki.fi/lojban. Tiu estas verkita en la angla.

Ekzistas aktiva diskutrondo per la ĉi-supraj retoj. Por aliĝi, sendu mesaĝon konsistantan de:

           subscribe lojban persona-nomo familia-nomo

al [email protected] kaj sendu poŝtaĵojn al ĉiuj rondanoj per la adreso: [email protected]. La trafiko estas parte en la angla, parte en Loĵban.

Anoj de la reto CompuServe povas aliĝi al tiu grupo, aŭ kontakti nin, antaŭmetinte "INTERNET:" al iu ajn de la ĉi-supraj adresoj. La reto Fidonet kunligiĝas kun la reto Internet per diversaj nodoj -- kontaktu vian sistem-administranton.

Se vi ricevis registriĝilon (angle) kaj mendilon (angle) kun ĉi tiu broŝuro, vi povas doni al ni utilajn informojn helpi, ke ni servu al vi, kaj mendi de nia materialaro (ĉefe en la angla).

        e'osai ko sarji la lojban. 
        /ehosaj ko SARĵi la LOĴban/
         Bonvole subtenu Loĵban-on!


Tradukita el la angla de Paŭlfrancisko de S. O'Sullivan, Mark Shoulson kaj Niĉjo Nicholas. Hipertekstigita de Stefano KALB je 13a de decembro 1995 je 22.30 GMT

Sendu korektaĵojn al [email protected].